Miklós Malek (pli aĝa)

Miklós Malek [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun distinga vorteto (=pli aĝa) id. Malek Miklós estas hungara komponisto, dirigento. Lia edzino estas Mária Toldy, lia filo estas Miklós Malek (pli juna).

Miklós Malek
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1945 (1945-06-03) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Mária Toldy
Infanoj Miklós Malek (pli juna)Andrea Malek
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Miklós Malek [1] naskiĝis la 3-an de junio 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Malek maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963, poste li akiris trumpetistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1970. Jam dum la lernojaroj en 1963 li estis membro de ĵazorkestro, kiu atingis la unuan lokon en televizia konkurso. Inter 1969-1989 li apartenis al konata ŝlagromuzikista orkestro. En 1969 li ekhavis postenon en la Hungara Radio, en 1983 en Teatro Madách. Inter 1992 kaj 1999 li laboris ankaŭ en Hungara Televizio, li kunlaboris kun kremo de hungaraj muzikistoj. Ekde 2000 li komponadas plej ofte simfoniojn. Li ricevis premiojn inter 1969 - 2011. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • ŝlagroj: ekzemple: Hull az elsárgult levél, Szállj kék madár
  • muzikalo: Kell néha egy kis csavargás (1976)
  • akompananta muziko de teatraĵo: Életem bére (1989)
  • filma muziko: Macskafogó 2 (2007)
  • pluraj konĉertoj

Fontoj redakti

Referencoj redakti