Miklós Nyiszli
NYISZLI Miklós (njisli) estis hungara memuaristo. Li estis naskita en Szilágysomlyó la 17-an de junio 1901 kaj mortinta en Oradea la 5-an de majo 1956.
Miklós Nyiszli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1901 en Șimleu Silvaniei |
Morto | 5-an de majo 1956 (54-jaraĝa) en Oradea, Rumanio |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | kuracisto verkisto |
Verkoj | I was doctor Mengele's assistant |
Kariero
redaktiMiklós Nyiszli studis medicinon en Kluĵo, Berlino, Kiel, li diplomitiĝis en la germana Universitato Friedrich Wilhelm de Vroclavo (1929); li estis patologia fakkuracisto. Li laboris en Oradea (1930-37), Vișeu de Sus (1937-41) kaj Szaplonca (1942-44). En majo 1944 oni deportis lin Aŭŝvicon. Li estis atestanto en la internacia proceso kontraŭ la militkrimuloj en Nurenbergo.
Verkoj
redakti- Dr. Mengele boncoló orvosa voltam az Auschwitz-i krematóriumban, Nagyvárad, 1946;
- Az auschwitzi pokol, (1947);
- Tanú voltam Nürnbergben, en gazeto Világ (1948).
- Orvos voltam Auschwitzban (1964, 1968), romane (1965, 1971), angle, france, pole, hispane, serbe, kroate, hebre, germane.