Miklós Persányi [miklOŝ perŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Persányi Miklós estas hungara ministro, biologo.

Miklós Persányi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1950 (1950-11-10) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologopolitikisto
vdr

Miklós Persányi [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Persányi frekventis bazlernejon kaj gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd inter 1970 kaj 1975, poste li instruis en gimnazio, fine li plulernis en agrikultura altlernejo en Gödöllő inter 1979 kaj 1981. Li esploris medion helpe de Hungara Scienca Akademio, poste li havis postenon en ministerio pri medio. En 1986 li kandidatiĝis el politikaj sciencoj. En 1990 li havis stipendion en Usono. Inter 1994 kaj 2003 li estis gvidanto de Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), poste li estis ministro pri medio kaj akvo ĝis 2007. Li strebis multe kontraŭ inundoj, li estis diligenta apoganto pri mediaj planoj de Eŭropa Unio. Li ricevis 7 premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Ember és környezet (1984)
  • A környezetvédelmi, társadalmi aktivitás (1986)
  • Közös jövőnk (1988)
  • Kik a zöldek (1989)

Fontoj redakti