Miklós Somos
Miklós Somos [miklOŝ ŝomoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somos Miklós estis hungara pentristo, membro de Hungara Arta Akademio (1997). Lia edzino estis Éva Lieber.
Miklós Somos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1933 en Miskolc |
Morto | 27-an de decembro 2009 (76-jaraĝa) en Budakeszi |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Miklós Somos[1] naskiĝis la 17-an de januaro 1933 en Miskolc, li mortis la 27-an de decembro 2009 en Budakeszi.
Biografio redakti
Miklós Somos akiris pentristan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1957, sed ekde 1955 li jam ekspoziciis. Lia majstro estis Géza Fónyi. Somere inter 1959-1979 li ofte pentris en Zsennye aŭ Hódmezővásárhely, inter 1960-1963 li ricevis stipendion. Ekde la 1980-aj jaroj li pentris sekpentraĵojn en kirkoj. En 1977 li translokiĝis al Budakeszi kun la familio. Li studvojaĝis kvarfoje en Italio. Li ricevis premiojn inter 1960-1973. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1958 kaj 1960, li vidviĝis en 2005.
Liaj pentraĵoj (elekto) redakti
- A Szibilla
- Zagyva-part
- Meditáció II.
- Rouault
- Kapuban
Liaj aliaj verkoj (elekto) redakti
- Termékenység (marmora mozaiko, 1970, Kecskemét)
- Kereskedelem (ligna marketro, 1974, Budapeŝto)
- Keresztelő Szent János története (sekpentraĵo, 1986, Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Jánoshida))
- Mária mennybevitele (mozaiko, 1987, Preĝejo Sankta Triunuo (Balatonlelle))
- Lasta vespermanĝo (sekpentraĵo, 1988, preĝejo de Etes)
- Szent Miklós-ciklus, Szent család, Feltámadás (sekpentraĵo, 1994-95, Preĝejo Sankta Nikolao (Kunszentmiklós))
- Szent Jeromos, Szent Kristóf és Váci remete” (sekpentraĵo, 1995, kapelo en Sződ)
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Egercsehi (1961)
- Budapeŝto (1965, 1968, 1981, 1999)
- Hódmezővásárhely (1966, 1982, 1984)
- Bologna (1968
- Klubo Fészek (1971)
- Arthalo Budapeŝto (1972)
- Budakeszi (1983, 1993, 1998)
- Munkeno (1993)
- Hatvan (2001)
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
Elektitaj kontribuoj redakti
- Georges Rouault (monografio, 1965)
- Fónyi Géza (1972)
- Vásárhely és a képzőművészet (1996)