Miklós Szabó (arkeologo)

Miklós Szabó [miklOŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Miklós estis hungara arkeologo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2001).

Miklós Szabó
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1940 (1940-07-03)
en Szombathely
Morto 14-an de decembro 2023 (2023-12-14) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkeologolektoro • universitata instruisto
vdr

Miklós Szabó [1] naskiĝis la 3-an de julio 1940 en Szombathely kaj mortis la 14-an de decembro 2023.

Biografio redakti

Miklós Szabó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto inter 1958-1963. Li doktoriĝis en 1965 en la sama universitato. Post la diplomo li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, post 3 jaroj en la Arthistoria Muzeo ĝis 1987. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1987. Ekde 1973 li ankaŭ instruis en universitato de Budapeŝto, kie li iĝis katedrestro kaj profesoro en 1989, fine eĉ rektoro. Li ofte estis gastoprofesoro en Francio. Li okupiĝas precipe pri la ferepoko, keltoj, pragrekoj, etruskoj, tial li partoprenis en arkeologiaj esploroj en Grekio kaj Francio. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn. Li ricevis hungarajn kaj francajn memormedalojn, premiojn, inter ili aparte menciinda Honora Legio en 2001.

Verkaro (elekto) redakti

  • Kelták nyomában Magyarországon (1971)
  • Les Celtes en Pannonie (1988)
  • Archaic Terracottas of Boeotia (1994)
  • A keleti kelták (La orientaj keltoj), (2005)

Fontoj redakti