Miklós Szurdi
Miklós SZURDI [miklOŝ surdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szurdi Miklós estis hungara reĝisoro, aktoro, scenaristo, teatrestro. Lia frato estis András Szurdi. Lia unua edzino estis Mária Gór Nagy, la tria Barbara Xantus.
Miklós Szurdi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szurdi Miklós |
Naskiĝo | la 2-an de oktobro 1950 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 12-an de februaro 2024 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo - teatra reĝisoro (1971–1976) Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (1970–1974) |
Familio | |
Frat(in)o | András Szurdi |
Edz(in)o | Barbara Xantus Mária Gór Nagy |
Okupo | |
Okupo | aktoro scenaristo teatra reĝisoro filmreĝisoro |
Miklós Szurdi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1950 en Budapeŝto kaj mortis la 12-an de februaro 2024.
Biografio
redaktiMiklós Szurdi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li laboris jaron en filma produktejo. Li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1974, ankaŭ reĝisoran diplomon samloke en 1976. Liaj ĉefinstruistoj estis Zoltán Várkonyi kaj Tamás Major. Li apartenis al Teatro de Kecskemét inter 1975 kaj 1979, poste al Teatro Szigligeti (Szolnok), en 1982 al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1983 li okupiĝis precipe pri reĝisoraj laboroj kaj en filma produktejo, kaj en Hungara Televizio, sed pli malofte ankaŭ en teatroj (ekde 1990 en Teatro Petőfi (Veszprém)). Inter 2003-2008 li estis teatrestro de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár). Li ricevis 3 premiojn inter 1983-2010. Li edziĝis trifoje, ĉiuj edzinoj nakis po 2 gefilojn inter 1975-2003.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
redakti- William Shakespeare:
- Fino bona, ĉio bona (1977)
- Kiel plaĉas al vi (2001)
- Romeo kaj Julieta (2003)
- Rikardo la 3-a (2007)
- István Verebes: Üzenet (1979, 1983, 2011)
- Elton John-Tim Rice: Aida (muzikalo, 2007, 2010)
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Miklós Hubay: Színház a cethal hátán - leŭtenanto
- Zsigmond Remenyik: Vén Európa hotel - Kesselstadt
Elektitaj televiziaj filmaj reĝisoraĵoj
redakti- TV a város szélén (1998)
- Vademberek (2001)
- Casino (serio, 2011)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Öcsém (1966)
- A magyar ugaron (1973)
- Laura (1987)
- Ni neniam mortos! (1993)
Elektitaj scenarlibroj
redakti- Hatásvadászok (ankaŭ reĝisoro, 1983)
- Linda (televizia serio; ankaŭ reĝisoro kaj aktoro, 1989)
- Privát kopó (televizia serio; ankaŭ reĝisoro kaj aktoro, 1993)
- Showdown (ankaŭ reĝisoro, 2009)