Miklós Udvarhelyi
Miklós Udvarhelyi [miklOŝ udvarheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvarhelyi Miklós estis hungara aktoro, operkantisto (baso), teatrestro, reĝisoro. Lia nobela antaŭnomo estis agyagfalvi.
Miklós Udvarhelyi [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1788 en Tiszabád (nuntempa urboparto de Abádszalók), li mortis la 14-an de januaro 1864 en Pest (urbo).
Biografio
redaktiMiklós Udvarhelyi frekventis kolegion en Debrecen, poste li studis teologion. Li interrompis la lernadon kaj en 1810 li debutis kiel aktoro. Post kelkaj jaroj li estis membro de migranta trupo en urbo Pest. Kun Ádám János Láng ili provis krei la unuan kontinuan (ne migrantan) teatron. En la teatra jaro de 1815 ilia trupo prezentis spektaklojn en Kecskemét. Udvarhelyi aliĝis al trupo de Kolozsvár en 1824, post 3 jaroj li estis ties teatrestro. Estis li, kiu establis la unuan hungaran operan trupon. En 1827 lia trupo estis en Germana Teatro (Pest), inter 1828 kaj 1835 li apartenis al trupo de Kassa, poste en Buda, inter 1838-1861 en Nacia Teatro de Pest. Ekde 1839 li estis reĝisoro, komence pri dramoj, poste pri operoj.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Reĝo Lear – Gloster
- József Katona: Bánk bán debuta spektaklo en 1833 - banuso Mikhál (menciindas, ke Udvarhelyi en 1816 konatiĝis kun Katona kaj tiam li legis manuskripton de la dramo, en 1833 li estis motoro de la prezentado)
- József Ruzitska: Béla futása (opero) – Kálmán
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo – Basilio
- Ludwig van Beethoven: Fidelio - Don Fernando
Elektitaj reĝisoraĵoj
redaktiLia libro
redakti- Adatok a magyar színészet történetéhez (Datenoj al historio de la hungara teatro, 1860)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2015-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine