Miklós Zrínyi (heroo)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Miklós Zrínyi (poeto).

Kroata Grafo Nikola IV Zrinski, kroate Nikola Šubić Zrinski, hungare Zrinyi Miklós [miklOŝ zrInji], (1508-1566) estas grava historia figuro de Kroatio kaj Hungario, kiu konstante batalis kontraŭ la turkoj.

Miklós Zrínyi
banuso de Kroatio
Persona informo
Nikola Šubić Zrinski
Naskiĝo 1508
en Zrin Castle
Morto 7-an de septembro 1566 (1566-09-07)
en Szigetvár
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Čakovec vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Patro Nikola III Zrinski vd
Patrino Jelena Karlović vd
Edz(in)o Katalin Frangepan de Veglia • Eva z Rožmberka vd
Infanoj Juraj IV Zrinski • Katalin, Gräfin Zrinyi • Dorottya (Dorica) Zrinyi • Borbála Zrinyi • Jan Zrinský ze Serynu vd
Profesio
Okupo militisto • militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1542 en Somlyó [ŝomjO], en 1556 en Hrvatska Kostajnica kaj en Babócsa li venkis la turkojn, tial la reĝo donacis al li regionon de Čakovec/Csákvár en la nuntempa Kroatio en 1546. Ekde 1557 li estis estro de fortikaĵo Szigetvár, poste en 1564 denove venkis en Segesd. En 1566 la turka sultano ekatakis Szigetvár-on. Dum la longa sieĝo eĉ la sultano mem mortis, sed la turkaj ĉefoj prisilentis ĝin. Tiutempe estis nekutime seka vetero, sekve la marĉo defendanta la fortikaĵon iĝis trairebla. La turkoj okupis la fortikaĵon, ĉiuj defendantoj mortis. La hungaroj donacis al li epiteton Heroo de Szigetvár, krome ankaŭ la kroatoj estimegas lin, ja li naskiĝis en Kroatio.

Fonto redakti

  • Hungara Vikipedio
 
Monumento pri Zrinski kaj la sultano en Szigetvár