Miklósné Máthé

Miklósné Máthé [miklOŝnE mAtE], laŭ hungarlingve kutima formo kaj sinsekvo Máthé Miklósné estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, pianisto. Ŝia origina nomo estis (hungarsisteme) Kéri Klára, ŝia nomo estus laŭ okcidenteŭropa nomsistemo Klára Máthé.

Miklósné Máthé
Persona informo
Naskonomo Kéri Klára
Naskiĝo la  9-an de decembro 1900(nun 1900-12-09)
en Hungario Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 8-an de julio 1985
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo piano instruisto • pianisto
vdr

Klára Kéri [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1900 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), ŝi mortis la 8-an de julio 1985 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio redakti

Klára Kéri aŭdis muzikon hejme en siaj infanjaroj, baldaŭ ŝi lernis muzikon private. Ŝi ekstudis en aĝo 15 en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Ŝia ĉefinstruisto estis Arnold Székely. Post la pianista diplomo en 1920 ŝi pasigis kelkajn jarojn en Nederlando, kie ŝi koncertis. Hejmnenveninta ŝi ricevis lecionojn de Leó Weiner kaj Margit Varró, samtempe ŝi instruis private. Post la 2-a mondmilito ŝi partoprenis en fondo de grupo de privataj instruistoj. Iom poste pro la komenciĝanta socialismo ŝi povis instrui en ŝtata muziklernejo (1948-1965), krome ŝi instruis en la Muzikakademio ekde 1951. Post la pensiuliĝo ŝi instruis plu talentajn junulojn.

Ŝiaj elektitaj eldonaĵoj redakti

  • Zongoraiskola a tanítóképzők 1-4. osztálya számára (1952-55, kunaŭtoro)
  • Zongoraiskola kezdőknek (1966)
  • Tanulmányok, visszaemlékezések (1980)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti