Mikola Ĥvilovij
Mikola Ĥvilovij (ukraine: Микола Хвильовий) - pseŭdonimo de Mikola Fitilov (1893-1933) - ukraina verkisto, publicisto, polemisto, unu el fondintoj de postrevolucia ukraina prozo, membro de multaj tiutempaj literaturaj organizaĵoj. Verkis romanojn, poezion, publistikon (Ukrainio aŭ Etrusio?). Iniciatinto kaj protagonisto de "literatura diskuto" en Ukrainio dum 20-aj jaroj de XX jc. Propagandis inter kolegoj eŭropecajn tradiciojn de verkado per alvoko For de Moskvo!
Mikola Ĥvilovij | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Микола Хвильовий | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1893 en Trostjanec | ||||
Morto | 13-an de majo 1933 (39-jaraĝa) en Ĥarkivo | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Loko de sepulto | St. John Useknovensky cemetery vd | ||||
Lingvoj | ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Ukraina Popola Respubliko • Ukraina Popola Soveta Respubliko • Provizora Laborista-Kamparana Registaro de Ukrainio • Ukraina Soveta Socialisma Respubliko • Sovetunio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Khvylovy vd | ||||
Okupo | verkisto • poeto • publikigisto vd | ||||
Aktiva dum | 1921– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Persekutkampanjon kontraŭ la verkisto komencis Stalino persone per letero al Lazar Kaganoviĉ, tiama unua sekretario de l'komunista partio en Ukrainio. En 1933 M. Ĥvilovij mortpafis sin. Ekde tiam lia nomo estis forstrekita el ĉiuj enciklopedioj, la verkoj estis bruligitaj. Nur dum la lastaj jaroj de perestrojko ekaperis apartaj verkoj de l'verkisto.
Liajn rakontojn esperantigis Olga Kerzjuk:
- Flankstrato, La Kancerkliniko, 50
- Kolonioj, vilaoj..., LKK, 53
- Jurĉjo, LKK, 55