Mikroorganismojmikroboj estas unuĉela, mikroskope malgrandaj organismo, kies unuopuloj ne estas rimarkeblaj per propra okulo. Bakterioj, arĥeoj, protistoj, fungoj estas mikroorganismoj. Ankaŭ la virusoj estas konsiderataj kiel mikroboj, kvankam ili ne vivas sed nur parazitas.

Aro da Escherichia coli

Se mikroorganismoj amasiĝas en kolonio (kulturo), ili iĝas perokule ekvideblaj.

La mikroba teorio pri malsanojĝerma teorio pri malsanoj estas scienca teorio kiu proponas, ke la mikroorganismoj estas la kaŭzo de ampleksa gamo de malsanoj. Tiuj malgrandaj organismoj, preskaŭ ĉiuj tro malgrandaj por ebligi ties vidadon per simpla rigardo, invadas homojn, aliajn animalojn kaj aliajn gastigantojn. Ties kresko kaj reproduktado ene de la gastiganto povas produkti malsanon. "Ĝermo" aŭ "mikrobo" estas terminoj kiuj povas referenci al viruso, bakterio, protisto, fungopriono. La mikroorganismoj kaŭzantaj de malsanoj estas nomataj patogenoj kaj la malsanoj kiujn ili kaŭzas estas nomataj infektaj malsanoj.

Vidu ankaŭ redakti