Mikroplastaĵo

plasta partiklo malpli granda ol unu milimetro

Mikroplastaĵoj estas plasteroj[1] malpli ol 5 mm longaj, laŭ la usona Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA)[2][3] kaj la Eŭropa Kemiaĵa Agentejo.[4] Ili poluas enirinte ekosistemojn el diversaj fontoj, interalie kosmetikaĵoj, vestaĵoj, manĝaĵaj pakumoj, kaj industriaj procezoj. Pli grandaj plastaĵoj estas makroplastaĵoj. La plej malgrandaj plasteroj, de 1 ĝis maksimume 1000 nanometroj, povas nomiĝi nanoplastaĵoj.

Mikroplastaĵoj en sedimentoj el kvar riveroj en Germanujo. Rimarku la diversajn formojn indikatajn per blankaj sagoj. (La blankaj linioj mezuras 1 mm por montri skalon.)
Lumdifektita plasta pajlo. Tuŝeto diserigas pli grandan pajlon en mikroplastaĵojn.

Oni povas distingi inter mikroplastaĵoj primaraj kaj sekundaraj. Primaraj mikroplastaĵoj estis produktitaj jam je grando de malpli ol 5 mm, ekzemple tiuj uzataj en kosmetikaĵoj, dentopastoj, aŭ vindotukoj por beboj. Sekundaraj devenis el la disfalo de plasto post kiam ĝi eniras la vivmedion. Kelkaj fontoj de sekundaraj mikroplastaĵoj estas fiŝretoj, boteloj, sakoj, mikroondotaŭgaj kuirujoj, tesaketoj, kaj pneŭa defalaĵo.[5][6][7][8] Ambaŭ specoj daŭras en la medio en altaj kvantoj, precipe en akvaj ekosistemoj kiel akva poluo[9]. Ili ankaŭ povas akumuliĝi en la aero kaj teraj ekosistemoj.

Mikroplastaĵoj estas malfacile detrueblaj kaj havas denson similan al tiu de akvo. Ĉar ili nek falas funden nek rapide malkomponiĝas (ili povos daŭri centojn aŭ milojn da jaroj),[10][11] mikroplastaĵoj havas grandan eblon esti enkorpigitaj, enhistigitaj, kaj akumulitaj de multaj organismoj. Interalie ili estas trovitaj en homa sango.[12][13] La sanriskoj pro la toksaj kemiaĵoj estas nesciataj por homoj, sed gravaj por malpli grandaj organismoj, kaj la substancoj povas biomagnifikiĝi tra la nutra ĉeno.[14][15] En teraj medioj, oni pruvis, ke mikroplastaĵoj malplivigligas grundajn ekosistemojn kaj malpliigas la mason de lumbrikoj.[16][17] La movociklo de mikroplastaĵoj en la medio estas esplorata kaj ne tute konata. Ili estas trovitaj eĉ sur altaj montoj, ege malproksime de siaj fontoj.[18]

Efikoj redakti

Laŭ ampleksa revuo de la scienca indikaro publikigita de la Scienckonsila Mekanismo de la Eŭropa Unio en 2019, mikroplastaĵoj jam ĉeestas en ĉiu parto de la natura medio. Kvankam ankoraŭ ne estas indikoj pri ekosistemskala risko pro mikroplastaĵa poluo, tia risko probable estiĝos post malpli ol jarcento se poluado daŭros je la nuna rapido.[19]

Partoprenantoj en la Internacia Esplorada Metiejo pri la Ĉeesto, Efikoj, kaj Sorto de Mikroplastaĵa Marrubo en 2008 ĉe la Universitato de Vaŝingtonio en Tacoma[20] konkludis ke mikroplastaĵoj problemas en la mara medio, pro:

  • la pruvita ĉeesto de mikroplastaĵoj en la mara medio,
  • iliaj longaj restotempoj, kaj la sekva probableco, ke future ili akumuliĝos, kaj
  • ilia pruvita enkorpigado fare de maraj organismoj.

Estas pruvite, ke duvalvuloj enkorpigas mikroplastaĵojn kaj nanoplastaĵojn dum ili filtras sian nutraĵon el la akvo.[21] Ilia filtra kapablo malpliiĝas post ĉeveno de mikroplastaĵoj.[22] Pluraj sinsekvaj efikoj rezultas, interalie imunsistema kaj nerva tokseco.[23][24][25] Malpliiĝo de imunsistema funkciado rezultas el maltroaj fagocitado kaj aktiveco de NF-κB-aj genoj.[23][25] Malpliiĝo de nerva funkciado rezultas el inhibo de kolinesterazo kaj enzimoj regulantaj nervotransigilojn.[25] Duvalvuloj ankaŭ spertas oksidigan streson, indikanta, ke difektiĝis la kapablo maltoksigi enkorpajn substancojn, kio povas fine difekti DNA.[24] Mikroplastaĵoj difektas ankaŭ duvalvulajn gametojn kaj larvojn. Kreskohaltoj kaj misformiĝoj plioftiĝas kaj fekundiĝo malplioftiĝas.[21][26]

Homoj, kiuj manĝas marajn bestojn, povas enkorpigi mikroplastaĵojn ĉeestantajn en ties histoj.[27]

Referencoj redakti

  1. Blair Crawford, Christopher. (2016) Microplastic Pollutants, 1‑a eldono, Elsevier Science. ISBN 9780128094068.
  2. (2009) “Proceedings of the International Research Workshop on the Occurrence, Effects and Fate of Microplastic Marine Debris”, NOAA Technical Memorandum.  Arkivigite je 2021-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (2014) “Annual variation in neustonic micro- and meso-plastic particles and zooplankton in the Bay of Calvi (Mediterranean–Corsica)”, Marine Pollution Bulletin 79 (1–2), p. 293–8. doi:10.1016/j.marpolbul.2013.11.023. 
  4. Restricting the use of intentionally added microplastic particles to consumer or professional use products of any kind. European Commission. Alirita 8-an de septembro 2020.
  5. (February 2021) “Chemical mapping of tire and road wear particles for single particle analysis”, Science of the Total Environment 757, p. 144085. doi:10.1016/j.scitotenv.2020.144085. 
  6. Boucher, Julien. (2017) Primary microplastics in the oceans: A global evaluation of sources. doi:10.2305/IUCN.CH.2017.01.en. ISBN 978-2-8317-1827-9.
  7. (2018) “Are We Underestimating Microplastic Contamination in Aquatic Environments?”, Environmental Management 61 (1), p. 1–8. doi:10.1007/s00267-017-0947-8. 
  8. Plastic free July: How to stop accidentally consuming plastic particles from packaging (angle) (2019-07-11). Alirita 2021-04-13.
  9. Development solutions: Building a better ocean. Alirita 2020-08-19.
  10. (2020) “Degradation Rates of Plastics in the Environment”, ACS Sustainable Chemistry & Engineering 8 (9), p. 3494–3511. doi:10.1021/acssuschemeng.9b06635. 
  11. (2018) “Analysis, Occurrence, and Degradation of Microplastics in the Aqueous Environment.”, Freshwater Microplastics., The Handbook of Environmental Chemistry 58. Cham.: Springer, p. 51–67. doi:10.1007/978-3-319-61615-5_3. ISBN 978-3-319-61614-8. See Section 3, "Environmental Degradation of Synthetic Polymers".
  12. "Microplastics found in human blood for the first time", 26 March 2022.
  13. (2022) “Discovery and quantification of plastic particle pollution in human blood”, Environment International 1 (3), p. 117. doi:10.1016/0160-4120(78)90043-0. 
  14. Grossman, Elizabeth, "How Plastics from Your Clothes Can End up in Your Fish", 2015-01-15.
  15. "How Long Does it Take Trash to Decompose", 4Ocean, 20-an januaro 2017. Arkivigite je 2018-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Why food's plastic problem is bigger than we realise (angle). Alirita 2021-03-27.
  17. Nex, Sally. (2021) How to garden the low carbon way: the steps you can take to help combat climate change, ‑a eldono. ISBN 978-0-7440-2928-4. OCLC 1241100709.
  18. "No mountain high enough: study finds plastic in 'clean' air", 21 December 2021.
  19. (2019) A scientific perspective on microplastics in nature and society. Scientific Advice for Policy by European Academies. ISBN 978-3-9820301-0-4.
  20. (2009) “Proceedings of the International Research Workshop on the Occurrence, Effects, and Fate of Microplastic Marine Debris, September 9-11, 2008”, Technical Memorandum NOS-OR&R-30, p. 49. 
  21. 21,0 21,1 (novembro 2018) “Nanoplastics impaired oyster free living stages, gametes and embryos”, Environmental Pollution 242 (Pt B), p. 1226–1235. doi:10.1016/j.envpol.2018.08.020. 
  22. (2018) “Effects of microplastics and mercury in the freshwater bivalve Corbicula fluminea (Müller, 1774): Filtration rate, biochemical biomarkers and mercury bioconcentration”, Ecotoxicology and Environmental Safety 164, p. 155–63. doi:10.1016/j.ecoenv.2018.07.062. 
  23. 23,0 23,1 (marto 2020) “Immunotoxicity of microplastics and two persistent organic pollutants alone or in combination to a bivalve species”, Environmental Pollution 258, p. 113845. doi:10.1016/j.envpol.2019.113845. 
  24. 24,0 24,1 (2020) “Immunotoxicity of petroleum hydrocarbons and microplastics alone or in combination to a bivalve species: Synergic impacts and potential toxication mechanisms”, Science of the Total Environment 728, p. 138852. doi:10.1016/j.scitotenv.2020.138852. 
  25. 25,0 25,1 25,2 (October 2020) “Immunotoxicity and neurotoxicity of bisphenol A and microplastics alone or in combination to a bivalve species, Tegillarca granosa”, Environmental Pollution 265 (Pt A), p. 115115. doi:10.1016/j.envpol.2020.115115. 
  26. (2020) “High density polyethylene (HDPE) microplastics impair development and swimming activity of Pacific oyster D-larvae, Crassostrea gigas, depending on particle size”, Environmental Pollution 260, p. 113978. doi:10.1016/j.envpol.2020.113978. 
  27. (2019) “Microplastics: an emerging threat to food security and human health”, Journal of Food Science and Technology 57 (5), p. 1601–8. doi:10.1007/s13197-019-04138-1.