Mikroskopo

instrumento por vidi malgrandegajn objektojn
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri observilo. Por informoj pri la samnoma konstelacio, vidu la artikolon Mikroskopo (konstelacio).

Mikroskopo (v. greke mikrós: malgranda; skopein: observi) estas ilo, kiu ebligas observi la tre malgrandajn objektojn pligrandigitaj.

Ĉefaj eroj de mikroskopo:
:1. Okulario
:2. Turna elektilo de objektivo
:3. Objektivoj
:4. Movilo de la objektivo
:5. Preciza movilo de la objektivo
:6. Tableto por la objekto
:7. Spegulo por lumigi la objekton
:8. Fokusilo por lumigi la objekton

Tipoj redakti

El teknika vidpunkto distingeblas ĉefe la sekvaj tipoj:

Mikroskopio estas aro da teknikoj por esploro pere de mikroskopo.

La 8-a de oktobro 2014, la Nobel-premio pri kemio estis atribuita al Eric Betzig, William Moerner kaj Stefan Hell pro "la elvolvo de super-solvopova fluoreska mikroskopio", kiu kondukas "optikan mikroskopion al nanodimensio"[1][2].

Teknikoj redakti

Kolorigotinkturigo estas helpa tekniko uzata en mikroskopio por plibonigi la kontraston en la bildo vidata pere de la mikroskopo.

Mikrotomo estas ilo uzata por tranĉi tre fajnajn tranĉaĵojn de materialo, konataj kiel sekcioj.

Referencoj redakti

  1. Karl Rittert (la 8-a de oktobro 2014). Du usonanoj, unu germano gajnas Nobel premion pri kemio. Associated Press. Kontrolita en 2014.
  2. Keneth Chang (la 8-a de pktobro 2014). Du usonanoj kaj unu germano ricevas Nobel premion pri kemio. The New York Times. Kontrolita en 2014.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti