Miksaj atlantikaj arbaroj
La miksaj atlantikaj arbaroj estas ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi etendiĝas laŭlonge de la okcident-eŭropa marbordo de Atlantika Oceano. La Eŭropa Vivmedia Agentejo subdividis la WWF-ekoregionon en du EVA-unuojn. La limo inter la suda kaj la norda EVA-regiono situas pli-malpli apud la nordo de Belgujo.
Miksaj atlantikaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Akvokolektejo | 380 246 km² (38 024 600 ha) [+] | |||
Areo | 380 246 km² (38 024 600 ha) [+] | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: European Atlantic mixed forests [+] | ||||
Priskribo
redaktiBiome la ekoregiono apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi okupas 399 100 kvadratajn kilometrojn, aŭ la okcidentan duonon de la duoninsulo de Jutlando en Danujo, la nordorienton de Germanujo, la preskaŭan tutaĵon de Nederlando, la nordon kaj la okcidenton de Belgujo kaj de Francujo, kaj la britajn Manikinsulojn.
La regiono karakteriziĝas de marbordaj ebenaĵoj; la solaj pli malpli gravaj altaĵoj troviĝas en Bretonujo.
Flaŭro
redaktiEstas eble trovi diversajn miksajn kverkarojn en la ekoregiono, superregatajn de roburo (Quercus robur), penda betulo (Betula pendula) kaj eŭropa fago (Fagus sylvatica). Loke, apud la marborda linio, troviĝas dunoj kun halofitoj kaj ulekso (Ulex gallii), kiuj rezistas lokajn cirkonstancojn pri vento kaj saleca mara influo. Plurfoje, pro troekspluatado, erikejoj kun erikacoj ( kaluno, eriko ) kaj ulekso estas anstataŭintaj la naturajn arbarojn. Pli sude, diversaj kverkoj aperas, inkluzive petra kverko (Q. petraea) kaj lanuga kverko (Q. pubescens), sed multaj forstoj estas plantitaj kun arbara pino (Pinus silvestris) kaj pli sude kun pinastro (Pinus pinaster), precipe sur malriĉaj sablaj grundoj.
Faŭno
redaktiLa birda diverseco estas eksterordinare alta. La nura Nederlando nombras pli ol kvarcent kvardek speciojn de birdoj, inkluzive de la endanĝerigitan hortulanon (Emberiza hortulana), marĉanason (Anas querquedula), komunan galinagon (Gallinago gallinago), marbordan pluvion (Charadrius alexandrinus), grenemberizon (Miliaria calandra), kaj makulan porzanon (Porzana porzana). Aliaj notindaj birdospecioj en la ekoregiono estas eŭrazia koltordulo (Jynx torquilla), ruĝdorsa lanio (Lanius collurio), tetro (Lyrurus tetrix), kangrilbirdo (Locustella luscinioides), kaj turda kanbirdo (Acrocephalus arundinaceus) [1].
Stato de naturprotekto
redaktiLa ekoregiono estas endanĝerigita. La precipa parto de la origina vegetaĵaro estas malaperinta kaŭze de homa agado.
Vidu ankaŭ
redakti
Referencoj
redakti- ↑ Wheatley, 2000
Bibliografio
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono PA0402 : Miksaj atlantikaj arbaroj ( WWF )
- angle Miksaj atlantikaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Miksaj atlantikaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Miksaj atlantikaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Miksaj atlantikaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
- nederlande Arbaroj de nederlanda Limburgo.