Milan ZVARA (naskiĝis la 29-an de aprilo 1933 en Dovhe (Distrikto de Irŝava), Ukrainio – mortis la 30-an de januaro 2002 en Poprad, Slovakio) estis elstara slovaka esperantisto, prezidanto de SKEF, fakdelegito, ĝenerala sekretario de Monda Turismo, skolto, naturamiko kaj mikologo, multjara kaj senlaca organizanto de E-lernejoj kaj turismaj kaj mikologiaj renkontiĝoj en Slovakio kaj naturamikaj ekspedicioj al foraj landoj de la mondo. Esperantisto ekde la jaro 1944, kiam li estis studento en Gimnazio en Liptovský Mikuláš.

Milan Zvara
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1933 (1933-04-29)
en Dovhe
Morto 30-an de januaro 2002 (2002-01-30) (68-jaraĝa)
en Poprad
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Parko kaj monumento en Poprad

Li esperantigis la pop-muzikaĵon La scivolema elefantido laŭ Kipling kaj kun E. V. Tvarožek kunverkis lernolibron de Esperanto.

La programojn de la regule, ĉiujare aranĝataj esperantaj Turismaj Semajnoj (TUSE) grande riĉigis la prelegoj kaj lumbild-prezentadoj de Milan Zvara. Per belegaj lumbildoj li prezentis la Slovakan Paradizon (Slovenský raj, tie okazis la ekskursoj), bildoj pri floroj kaj fungoj de la regiono.

En Poprad nun estas laŭ li nomita urba parko, kie ankaŭ troviĝas monumento je lia omaĝo.