Milena Jesenská

ĉeĥa ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino

Milena JESENSKÁ naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1896, en Prago, Ĉeĥoslovakio kaj mortis la 17-an de majo 1944, en Ravensbrück, en Germanio. Ŝi estis ĉeĥa ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino.

Milena Jesenská
Persona informo
Milena Jesenská
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1896 (1896-08-10)
en Prago
Morto 17-an de majo 1944 (1944-05-17) (47-jaraĝa)
en Koncentrejo Ravensbrück
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Etno Czechs (tribe) vd
Lingvoj germanaanglaĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Dinastio House of Jeszenszky vd
Patro Jan Jesenský vd
Edz(in)o Jaromír Krejcar • Ernst Polak vd
Infanoj Jana Černá vd
Parencoj Růžena Jesenská vd
Profesio
Alia nomo Milena vd
Okupo verkistoĵurnalistotradukistopublikigistoredaktoro vd
Laborkampo ĵurnalismo • opinia ĵurnalismo • traduko • redaktado vd
Aktiva en DresdenoVieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Milena Jesenská devenas de aristokrata familio slovaka, vivanta en Bohemio. Ŝia patro, Jan Jesenský, estis kirurgiisto kaj profesoro en la Karola Universitato de Prago. Ŝia patrino mortis kiam ŝi estis deksesjaraĝa. La patro de Jesenská estis reteniĝema kun ŝi sed donis al ŝi tutan liberecon, kio kondukis ŝin al ŝiaj unuaj spertoj pri drogaĉoj. Ŝi studis en la junulina liceo Minerva en Prago. Laŭ la volo de ŝia patro, ŝi komencis studi medicinon, sed ŝi forlasis sian studadon.

Inter 1918 kaj 1925, ŝi estis la edzino de Ernst Polak, tradukisto el juda origino kaj vivis en Vieno. La geedziĝo, kiu rompigis la rilatojn kun ŝia familio, rapide atingis krizan punkton.

Provante liberiĝi de sia edzo, Milena Jesenská komencis labori kiel tradukisto kaj instruis la ĉeĥan lingvon ; unu el ŝiaj studentoj estis la aŭstra verkisto kaj eseisto Hermann Broch. En 1919, ŝi hazarde eltrovis novelon de Franz Kafka. Ŝi letere petis de li permeson traduki ĝin. Tiel komenciĝis pasia korespondado. Kafka nomis la leterojn de Jesenská « skribitaj kisoj ». Jesenská kaj Kafka renkontiĝis nur dufoje: kvar tagojn en Vieno kaj unu tagon en Gmünd.[1] Sed Jesenská ne volis disiĝi de sia edzo. Pro tio ĉesis ankaŭ ilia korespondado. Ambaŭ sentis, ke ne estas estonteco por ili, precipe pro la malsanemaj angoroj de Kafka. Tamen ŝi tradukis plurajn el liaj noveloj. Ŝi amikiĝis kun germanaj verkistoj Max Brod, Franz Werfel, kun la ĉeĥa aŭtoro Karel Čapek kaj lia edzino, la aktorino Olga Scheinpflugová.

Inter 1920 kaj 1923, Milena Jesenská estis ĵurnalistino. En Vieno (Aŭstrio), ŝi kunlaboris kun la praga ĵurnalo Tribuna. Inter 1923 kaj 1926, ŝi skribis por Národní Listy en Prago, kaj aniĝis en progresanta Grupo de maldekstruloj. Ŝi skribis poste por du magazinoj: Pestrý týden kaj Lidové noviny. La plej granda parto de ŝiaj laboraĵoj rilatis al la kunvivado de Ĉeĥoj, Germanoj kaj judoj. En 1938 kaj 1939 ŝi estris la politikan kulturan magazinon Přítomnost, publikigitan de Ferdinand Peroutka.

Jesenská eksedziniĝis disde Pollak kaj revenis al Prago, kie ŝi edziniĝis kun la eminenta arkitekto Jaromír Krejcar. Jesenská suferis de artrito je la genuo-artiko. Post la naskiĝo de ŝia filino Jana en 1928, ŝiaj suferadoj plifortiĝis, kontraŭ kiuj kurac-efikis nur morfino. Tiam ŝi dependiĝis de morfino. Pro unujara restado en hospitalo, ŝi perdis sian laboron kaj poste vane luktis kontraŭ la dependeco. Ŝi ankaŭ interesiĝis pri la Ĉeĥa Komunista Partio (al kiu ŝi eĉ aniĝis), sed ĉirkaŭ 1936 ĝi tute ne plu interesis ŝin.

Post la okupado de Ĉeĥoslovakio fare de la nazia armeo, Milena Jesenská partoprenis en organizaĵo de sekreta milita politika Rezistado. En 1939 ŝi laboris por la kontraŭleĝa ĵurnalo V boj kaj organizis la fuĝon de judoj al Pollando. La Gestapo arestis ŝin en novembro 1939. Sekvontjare, ŝi estis deportita al la koncentrejo Ravensbrück, kie ŝi laboris kiel flegistino. Ŝi morale kaj psikologie subtenis la aliajn malliberulojn. Tie ŝi renkontis Margarete Buber-Neumann kun kiu ŝi amikiĝis, kaj kiu poste priskribis en sia libro "Milena, Kafkas Freundin" (Milena, amikino de Kafka) tiun disvolviĝintan amikecon inter la du virinoj kaj ŝiajn lastajn monatojn en la koncentrejo. Ŝi mortis en Ravensbrück je la 17-a de majo 1944 sekve de renoperacio. Milena Jesenská estis 48-jaraĝa.

Jana "Honza" Krejcarová, la filino de Jesenská kaj de Jaromír Krejcar, iĝis verkistino por la subgrunda periodaĵo Půlnoc komence de la 1950-aj jaroj.

Filmo pri la vivo de Jesenská, enscenigita de Véra Belmont, estis ekprojekciita en 1991, Milena.

En 1995, Yad Vashem nomis Milena Jesenská kiel Justulo inter la popoloj de la mondo.

Bibliografio redakti

  • Cesta k jednoduchosti ("La vojo de la simpleco") (1926)
  • Člověk dělá šaty ("La homo faras la vestojn") (1927)
  • Elekto de artikoloj de Přítomnost Magazino (1937–39) aperis post la morto de Jesenská.

Ankaŭ la Leteroj al Milena de Kafka estis publikigitaj.

Referencoj redakti

  • Margarete Buber-Neumann, Milena, Seuil, 1986.
  • Mary Hockaday, Milena de Prague, Calmann-Levy, 1997.
  • Alena Wagnerova, Milena, eldonejo Rocher, 2006.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti