Milithistorio de Francio

Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La Milithistorio de Francio ampleksas enorman panoramon de konfliktoj kaj luktoj ekde antaŭ pli ol 2000 jaroj, tra areoj kiuj inkludas la aktualan Francion, grandan parton de Eŭropo kaj la transmarajn francajn posedojn. Pro la granda daŭro de la konfliktoj en kiuj ili eniriĝis, la francoj estis avangarde de la milita disvolviĝo, kaj pro tio la konfliktoj okazintaj en Francio havis gravan efikon en la historio de Eŭropo kaj de la mondo. Laŭ BBC History: "Estis 53 grandaj militoj en Eŭropo. Francio estis militanta en 49 el ili, Unuiĝinta Reĝlando en 43. En la 185 bataloj en kiuj Francio luktis en la lastaj 800 jaroj, ties armeoj venkis 132 fojojn, malvenkis 43 fojojn, kaj lasis nur 10 batalojn sen klara venkinto. Tio havigas al francaj militistoj la plej bonan registron de ajna lando de Eŭropo".

La konflikto gaŭl-romana daŭris ekde la 400 a.K. ĝis la 50 a.K., kaj en tiu venkis la romianoj post la konkero de Gaŭlio sub estreco de Julio Cezaro. Post la falo de la Romia Imperio, ĝermana popolo konata kiel frankoj ekkontrolis Gaŭlion venkinte la rivalajn popolojn. La «Tero de Frankoj» el kio Francio akiris sian nomon, atingis grandajn teritoriajn etendojn sub estreco de la reĝoj Kloviso kaj Karolo la Granda dum la Mezepoko; poste la rivaleco kun Anglio kaj la Sankta Romia Imperio okazigis grandajn konfliktojn kiel la Centjara milito. Per centralizita kaj efika monarkio kaj la unua profesia armeo ekde la tempo de romianoj, Francio iĝis la plej pova lando de la Mezepoko, kaj ĝi ekperdis sian statuson kiam Hispanio sukcesis venki en la italaj militoj, ĉar la religiaj militoj malgrandigis la francan povon fine de la 16a jarcento, sed venko super Hispanio kun helpo de Nederlando kaj Anglio en la Franc-hispana Milito (1635-1659), plialtigis Francion denove al la kategorio de plej pova lando de la kontinento. La militoj de Ludoviko la 14-a en la 17a kaj 18a jarcentoj portis Francion al etendo de siaj landlimoj, sed tio portis ĝin al la bankroto.

Konkurenco kun Granda Britio por iĝi la tutmonda potenco portis ĝin al malvenko en la Sepjara milito, pro kio Francio perdis plej grandan parton de ties kolonioj en Ameriko; sed ĝia milita povo plifirmiĝis dum la Revolucia milito de la britaj kolonioj en Ameriko, en kiu la forta apogo de Francio helpis la sendependigon de la kolonioj. La politika krizo metis la landon al 23 jaroj de revoluciaj militoj kaj poste al la Napoleonaj Militoj. En tiu periodo, Francio atingis sian plej grandan glor-epokon, sed en 1815 la falo de la napoleona imperio portis la landon reveni al siaj landlimoj de antaŭ la revolucio. En la 19a jarcento okazis ankaŭ la pinto de la granda kolonia franca imperio kaj la milito kontraŭ Rusio, Meksiko (en Ameriko), Aŭstrio kaj Prusio, kiuj haltiĝis pro la franca malvenko en la Francia-Prusia Milito; la franc-germana malamikeco revenos dum la Unua Mondmilito, kaj en tiu kun helpo de la britoj kaj finfine de usonanoj, Francio venkis kaj atingis grandan profiton super Germanio per la Traktato de Versajlo, kiu estos unu el la faktoroj de la Dua Mondmilito, en kiu la lando estis venkegita en la Batalo de Francio. La aliancanoj rezultis venkintaj kontraŭ Nazia Germanio, kaj kvankam francoj estis ambaŭflanke oni donis al la lando unu de la okupaciaj zonoj en Germanio. La du mondmilitoj fakte detruis la iaman franc-germanan malamikecon, kaj preparis la vojon al la eŭropa integrado, kaj politike kaj ekonomie kaj milite. Aktuale la franca militinterveno koncentriĝis en ties antikvaj kolonioj kaj en milit-operacoj de la NATO en la diversaj lokoj de konflikto tra la tuta mondo.