Milito de Devolucio

La milito de Devolucio estis milito inter la Francio de Ludoviko la 14-a kaj habsburga Hispanio ekde la 24-a de majo 1667 ĝis la 2-a de majo 1668. La bataloj ĉefe okazis en Hispana Nederlando. La milito de Devolucio ĉesiĝis per la traktato de Aachen, kiu konfirmis partan francan venkon.

Ludoviko la 14-a kun lia armeo en Flandrio. Fone, la konkeritaj urboj

Kaŭzoj redakti

En 1665 mortis la onklo kaj bopatro de Ludoviko, Filipo la 4-a de Hispanio. Tiuokaze depostulis la franca reĝo la heredan rajton de sia edzino, Maria Teresa de Hispanio : li deziris akiri almenaŭ parton de la heredaĵo, precipe en Hispana Nederlando. Ludoviko la 14-a bazigis sian peton sur malnova kutimo de Brabanto, la rajto de « devolucio », laŭ kiu gefiloj el la unua edziĝo (eĉ filinoj) ĉiam havis superrangecon super la gefiloj de postaj edziĝoj (eĉ filoj): la unua filino de Filipo la 4-a (Maria Teresa) devis do superi lian unuan filon (el dua edziĝo), la novan reĝon Karlon la 2-a. Plie, tiu ĉi estis fakte nur juna kaj degenerita infano, kaj sia patrino Mariano de Aŭstrio devis plenumi regentadon. La regentino tuj forpuŝis la francan depostulon, kaj Ludoviko ekpretigis armeon : tiel komenciĝis la milito de Devolucio (1667-1668).

Disvolvado redakti

La militistaj reformoj faritaj de la reĝo estis jam preskaŭ finpretigitaj, kaj Ludoviko esperis do ankaŭ testi la bonefikecon de siaj novaj regimentoj. La plej moderna reformo estis la starigo de seninterrompa armeo : profesiaj militistoj, kiuj estis ĉiam disponeblaj, ricevis trejnadon, disciplinon kaj stabilan salajron. Tiu nova armeo da 70.000 militistoj invadis Hispanan Nederlandon kaj sekve aneksis Franĉ-Konteon. Hispanio ne havis sufiĉan tempon por reagi, kaj ne povis defendi. La venko de Francio ŝajnis kompleta, sed Nederlando, norde de Hispana Nederlando, je nun rigardis sin kiel minacita pro la proksima ĉeesto de la Francoj.

Ekde 1668, Nederlando alianciĝis kun Anglio kaj Svedio kontraŭ Ludoviko la 14-a, por plirapidigi la finon de la milito. Dum la paca traktado en Aachen, la franca reĝo devis do malgravigi siajn kondiĉojn : laŭ la traktato de Aachen, Francio konservis grandan parton de okcidenta Hispana Nederlando, interalie dekdu fortigitaj urboj (inkluzive de Lille), sed redonis Franĉ-Konteon al Hispanio. Ludoviko la 14-a furioziĝis pri la malfideleco de Nederlando des pli, ke li antaŭe ĉiam helpis la Nederlandojn, ekzemple per militista interveno dum la Dua Angla-Nederlanda Milito en 1666. Tiu elrevigo tamen ne fuŝis la gravan feston Grand Divertissement Royal (« Granda Reĝa Amuzo ») en 1670, kiun la reĝo organizis por celebri sian triumfon.

Vidu ankaŭ redakti