Milito de Vendée

milito (1793–1796) inter revoluciistoj kaj legitimistoj en Francio

La Milito de Vendée (1793; en franca: Guerre de Vendée) estis milito en la regiono Vendée de Francio dum la Franca Revolucio. Vendée estas marborda regiono, situa tuj sude de la rivero Luaro en okcidenta Francio. Dekomence,la milito estis simila al la kamparana ribelo de la 14-a jarcento nome Jacquerie, sed tuj ĝi akiris elementojn konsideritaj de la registaro en Parizo kiel kontraŭ-revoluciaj, kaj Burbon-reĝistaj. La ribelo estrita de la mem-stila Katolika kaj Reĝa Armeo estis komparebla al la ribelo de Ĉuanoj, kiu okazis en la areo norde de Luaro.

Amaspafado ĉe Nantes, 1793.

Priskribo redakti

La departementoj inkluditaj en la ribelo, nome la Vendée Militaire, inkludis la areon inter la rivero Luaro kaj Layon: nome Vendée (Marais, Bocage Vendéen, Collines Vendéennes), parto de Maine-et-Loire okcidente de Layon, kaj la parto de Deux Sèvres okcidente de la rivero Thouet. Post la sekurigo de tiu lando, la mankoj de la Vendea armeo evidentiĝis. Manke de unuigita strategio (aŭ eĉ de armeo) kaj luktante nur defensivan kampanjon, el Aprilo antaŭen la armeo perdis koheron kaj siajn specialajn avantaĝojn. Sukcesoj pluis dum kelka tempo: Thouars estis kaptita komence de Majo kaj Saumur en Junio; estis venkoj ankaŭ en Châtillon kaj Vihiers. Post tiu serio de venkoj, la Vendeanoj eniris en longdaŭra sieĝo de Nantes, por kiu ili ne estis preparitaj kaj kio havigis al la registaro en Parizo sufiĉan tempon por sendi pli da trupojn kaj spertajn generalojn.

Dekoj da miloj de civiluloj, respublikaj prizonuloj, kaj simpatiantoj de la revolucio estis masakritaj de unu el ambaŭ armeoj. Historiistoj kiaj Reynald Secher priskribis tiujn okazaĵojn kiel 'genocido,' sed plej fakuloj malakceptas la uzadon de tiu vorto kiel malĝusta. Finfine, ja la ribelo estis subpremita uzante drakonajn agadojn. La historiisto François Furet konkludas ke la subpremado en Vendée "ne nur montris masakrojn kaj detruon je senprecedenca skalo sed ankaŭ entuziasmon tiom violenta ke ĝi restis kiel heredo multe kiel identeco de la regiono... La milito ĝuste reprezentis la profundon de la konflikto... inter religia tradicio kaj la revolucia fondo de la demokratio."[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. François Furet kaj Mona Ozouf, eld. A Critical Dictionary of the French Revolution (1989), p. 175.

Bibliografio redakti

  • Censer, Jack R. "Historians Revisit the Terror—Again." Journal of Social History 48#2 (2014): 383–403.
  • Debord, Guy Panegyric Verso; (1991) ISBN 0-86091-347-3
  • Davies, Norman Europe: A History Oxford University Press; (1996)
  • Fournier, Elie Turreau et les colonnes infernales, ou, L'échec de la violence, A. Michel; (1985) ISBN 2-226-02524-3
  • Markoff, John. "The social geography of rural revolt at the beginning of the French Revolution." American Sociological Review (1985) 50#6 pp. 761–781 in JSTOR
  • Markoff, John. "Peasant Grievances and Peasant Insurrection: France in 1789," Journal of Modern History (1990) 62#3 pp. 445–476 in JSTOR
  • Mitchell, Harvey. "The Vendée and Counterrevolution: A Review Essay," French Historical Studies (1968) 5#4 pp. 405–429 in JSTOR
  • Secher, Reynald A French Genocide: The Vendée (Univ. de Notre Dame Press; 2003) ISBN 0-268-02865-6
  • Tackett, Timothy. "The West in France in 1789: The Religious Factor in the Origins of the Counterrevolution," Journal of Modern History (1982) 54#4 pp. 715–745 in JSTOR
  • Tilly, Charles. The Vendée: A Sociological Analysis of the Counter-Revolution of 1793 (1964)