Milito en Montara Karabaĥo (2020)

milito inter Armenio kaj Azerbajĝano en 2020

La Milito en Montara Karabaĥo en 2020 estas armita konflikto inter Azerbajĝano kaj la Respubliko Montara Karabaĥo en Montara Karabaĥo. Ĝi komenciĝis la 27-an de septembro de 2020 kaj finiĝis la 10-an de novembro per interkonsento, subskribita kun perado de Rusio.

Milito en Montara Karabaĥo 2020
Konflikto: Disputo por la teritorio de Montara Karabaĥo kaj apuda areo inter Azerbajĝano kaj Respubliko Montara Karabaĥo/Armenio
milito
Daŭro: la 27-a de septembro — la 10-a de novembro 2020
Loko: Montara Karabaĥo, Azerbajĝano
Rezulto: Venko de Azerbajĝano
Flankoj
Respubliko Montara Karabaĥo
Flago de Armenio Armenio
Flago de Azerbajĝano Azerbajĝano
vdr
2020 Karabakh conflict collage

Ĉefaj eventoj redakti

La 27-an de septembro 2020 Azerbajĝano komencis grandskalan ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo. Jam pereis centoj (laŭ oficialaj raportoj — miloj) da militistoj kaj civiluloj, kelkaj vilaĝoj estis okupitaj de la azera armeo. La 10-an de oktobro Armenio kaj Azerbajĝano proklamis humanitaran pafĉesigon ekde la 12-a horo de la 10-a de oktobro. Tio estas rezulto de intertrakto inter ministroj pri eksteraj aferoj de Armenio, Azerbajĝano kaj Rusio, okazinta en Moskvo laŭ iniciato de rusia prezidanto Vladimir Putin.

Ĝi estis rompita jam post kelkaj horoj kaj la militado daŭris ĝis la 18-an de oktobro ekvalidis plia pafĉesigo. Ĝin antaŭis atako de armenaj misiloj, kiuj trafis loĝdomojn de la azera urbo Ganĝo, mortiginte dekojn da civiluloj. La armeo de defendo de Montara Karabaĥo asertis ke ĝi celis militajn objektojn.

La 9-an de novembro azeraj trupoj okupis la urbon Ŝuŝo, kiu staras sur alta roko kaj altiĝas super Stepanakerto, situanta 11 km for. Dum la milito en 1992-1994 tie staris reakciaj sistemoj de salvopafado Grad (Hajlo), kiuj libere kaj rekte pripafis Stepanakerton. Perdo de la unua urbo faris la baldaŭan falon de la dua neevitebla.

Fine Armenio kaj Azerbajĝano kun perado de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10-a de novembro.

Laŭ tio interkonsento Respubliko Montara Karabaĥo plu ekzistos, sed ĝia statuso ne estas menciata, do ĝi ne ŝanĝiĝos de jure. Ĝia teritorio reduktiĝos koste de la areoj, okupitaj de la azera armeo dum la nuna milito. Inter ili estas la urbo Ŝuŝo, okupita de la azeraj trupoj hieraŭ kaj situanta 11 km for de Stepanakerto, ĉefurbo de la neagnoskita respubliko. Armenio devos redoni al Azerbajĝano teritoriojn, kiuj ne estis parto de Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo, sed estis okupitaj de armenoj dum la milito en 1992-1994. Tio okazis de la 15-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. Respubliko Montara Karabaĥo konservos transportan koridoron kun Armenio, sed similan koridoron ricevos ankaŭ la azera enklavo Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko, apartigita de Azerbajĝano per teritorio de Armenio. Ambaŭ koridorojn gardos rusiaj militistoj. Rifuĝintoj revenos sub kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj. Turkaj pacsoldatoj evidente ne aperos en la regiono, sed Ilham Alijev diris ke Turkio partoprenos en laboro de la kreota paccentro.

Multaj armenoj estis elreviĝintaj kaj en Erevano okazis amasaj tumultoj. Centoj da protestantoj sturmokupis la registarejon, detruante ĉion kaj kriante insultojn kontraŭ la ĉefministro. Ili serĉis lin kaj ne trovinte direktiĝis al lia rezidejo, kiun ili invadis kaj prirabis. Krome oni bategis la parlamentestron Ararat Mirzojan, kiu estis enhospitaligita kun gravaj vundoj. 17 opoziciaj partioj postulis eksiĝon de la ĉefministro. Nikol Paŝinjan klarigis sian decidon per premado de la armeo, kiu avertis pri neebleco daŭrigi la efikan militadon.

Sekvoj redakti

Ekde 2021 en Azerbajĝano la 8-a de novembro estas festata kiel la Venkotago[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La ignoritaj, nedezirindaj kaj forgesitaj (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2021-12-02). Arkivita el la originalo je 2023-08-27. Alirita 2023-10-31.