Milito kaj paco

ruslingva historia romano far Lev Tolstoj pri la Napoleonaj militoj
(Alidirektita el Milito kaj Paco)

Milito kaj Paco (ruse: Война и мир [vojna i mir]; en la originala ortografio: Война и миръ) estas eposa romano de Lev Tolstoj, unue eldonita de 1865 ĝis 1869 en Russkij Vestnik, kiu rakontas la historion de rusia socio dum la epoko de Napoleono. Oni kutime laŭdas ĝin kiel unu el la du ĉefaj majstroverkoj de Tolstoj (la alia estas Anna Karenina) kaj unu el la plej bonaj romanoj de la mondo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej longaj fikciaĵoj.

Война и мир
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lev Tolstoj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1869
Loko Rusio
Eldonejo The Russian Messenger
Ĝenro amafera fikcio • historia fikcio • war fiction • filozofia fikcio
Loko de rakonto Rusia ImperioAŭstra imperio
vdr

Milito kaj Paco proponis novan specon de fikcio, kun multaj roluloj enplektitaj en la intrigo, kiu ampleksas neniom malpli ol aludate per la titolo, kune kun la egale imponaj temoj: juneco, maljuneco kaj geedziĝo. Kvankam hodiaŭ oni konsideras ĝin romano, ĝi rompis tiom da konvenciaĵoj pri romanoj siatempaj, ke multaj kritikistoj tiam ne konsideris ĝin tia. Tolstoj mem konsideris sian verkon Anna Karenina sia unua provo verki romanon laŭ la Eŭropa senco.

Milito kaj Paco, 3-a eldono, el 1873

Nomo redakti

La Rusaj vortoj por paco (antaŭ 1918: "миръ") kaj mondo (antaŭ 1918: "міръ", inkluzivante mondon en la senso "sekulara socio"; vidu mir (socio)) estas homonimoj kaj ekde la reformoj de 1918 estas same literumataj, kio kondukis al urba legendo en Sovetunio kiu diris, ke la originala manuskripto nomiĝis "Война и міръ" (tiel, ke la ĝusta traduko de la titolo de la romano estus "Milito kaj la Mondo" aŭ "Milito kaj Socio") [1]. Tamen Tolstoj mem tradukis la titolon en la francan kiel "La guerre et la paix" ("Milito kaj paco"), krome ankaŭ la dumvivaj eldonoj de la romano enhavas nomon "Война и миръ". La konfuzon antaŭenigis la populara sovetia televida demandar-programo Kio? Kie? Kiam? (Что? Где? Когда?), kiu en 1982 prezentis, kiel ĝusta respondo, la variaĵon, "socio", surbaze de eldono de 1913 de Milito kaj paco kiu entenis mispresaĵon sur unu paĝo. Tiun episodon oni reteleviziis en 2000, kio reŝargis la legendon.

Kontraste, ekzistas ankaŭ poemo fare de Vladimir Majakovskij nomita "Война и міръ" (t.e. "міръ" kiel "socio"), verkita en 1916, — la vortludo ne plu ebla post la reformo de 1918.

En epizodo nomita The Marine Biologist de la televida program-serio, Seinfeld, Jerry ŝercas, ke Tolstoj originale intencis, ke lia libro, Milito kaj paco nomiĝu Milito, Por Kio ĝi Utilas?, sed ke lia amoristino malkonsentis kun tiu titolo. La ŝerco miskompreniĝis kiel vera historio, kun ridigaj rezultoj.

Origino redakti

Tolstoj komence intencis verki romanon pri la Decembrista ribelo.[2] Liaj esploroj pri la kaŭzoj de tiu ribelo kondukis lin tut-reen ĝis la Franca invado al Rusio en 1812, kaj finfine la historio de tiu milito. Ĉio, kio restas de tiu intenco, estas antaŭombroeĥado en la unua epilogo, ke Princo Bezuĥov kaj la filo de Princo Andrej Bolkonskij estontas Decembristoj.

Lingvo redakti

Kvankam Tolstoj verkis la plejon de la libro, inkluzive de la rakontado, en la rusa, gravaj bloketoj da dialogo tra la libro (inkluzive de la malferma frazo) estas verkitaj en la franca. Tio simple spegulas la realon, ĉar inter la rusia aristokrataro en la deknaŭa jarcento ĉiuj scipovis la francan kaj emis paroli france inter si, kiel la lingua franca (interlingvo) de la Eŭropaj superaj klasoj, prefere ol ruse; ja Tolstoj faras unu aludon al plenkreska rusa aristokrato, kiu devas preni lecionojn pri la rusa por klopodi fluigi sin en la nacia lingvo. Malpli realisme, la francoj bildiĝas en la romano, inkluzive de Napoleono mem, parolantaj fojfoje france, fojfoje ruse.

Enkonduko al la intrigo redakti

La romano rakontas la historion de kelkaj aristokrataj familioj (precipe la Bezuĥovoj, Bolkonskij-oj, kaj la Rostovoj) kaj la implikiĝoj de ilia personaj vivoj kun la historio de 18051813, specife la Franca invado al Rusio. Tra la procedado de eventoj, Tolstoj sisteme mallasas al siaj karakteroj ajnan liberan elektivon: la kuro de historio fataligas same feliĉon kaj tragedion.

La norma rusa teksto dividiĝas en kvar librojn (dek kvin partojn) kaj du epilogojn. Dum proksimume du trionoj de la romano traktas strikte nur fikciajn karakterojn, la postaj partoj de la romano, kaj ankaŭ unu el la du epilogoj de la verko, pli kaj pli entenas tre disputatajn, nefikciajn eseojn pri la naturo de milito, politika potenco, historio, kaj historiografio. Tolstoj dise enplektis tiujn eseojn en la rakonton laŭ maniero, kiu spitas konvencian fikcion. Certaj kurtigitaj versioj tute forigis tiujn eseojn, dum aliaj (eldonitaj eĉ dum la vivodaŭro de Tolstoj) simple movis la eseojn en apendicon.

Resumo redakti

Milito kaj Paco bildigas grandegan aron da karakteroj, kaj historiaj kaj fikciaj, la plejmulto el kiuj estas prezentitaj en la unua libro. Ĉe vesperumo (fr:soirée) gastigita de Anna Pavlovna Scherer en julio 1805, la ĉefaj roluloj kaj familioj prezentiĝas. Pierre Bezuĥov estas la nelegitima filo de riĉa grafo (ruse:~graf) kiu, mortante de ikto, neatendite iĝas implikita en lukto pri lia heredotaĵo. Inteligenta kaj sardona Princo Andrej Bolkonskij, edzo de ĉarma edzino, Lise, trovanta malmultan komforton per geezeca vivo, elektas anstataŭe esti adjunkto de Kutuzov en ilia venonta milito kontraŭ Napoleono. Ni konatiĝas ankaŭ pri la familio Rostov de Moskvo, kun kvar adoleskaj infanoj, el kiuj la vivoplena plej juna filino Natalja Rostova ("Nataŝa") kaj la impetema malpli juna Nikolaj Rostov estas la plej memoriĝemaj. Ĉe Bald Hills, Princo Andrej lasas sian gravedan edzinon ĉe siaj stranga patro kaj religieme devota fratino Maria Bolkonskaja kaj foriras al milito.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Se estas centra karaktero en Milito kaj paco, tiu estas Pierre Bezuĥov kiu, ĉe ricevo de neatendita heredaĵo, subite ŝarĝiĝas je la respondecoj kaj konfliktoj de Rusa nobelulo. Lia antaŭa senzorga konduto malaperas, kaj li lanĉiĝas super filozofia serĉo, karakteriza je Tolstoj: kiel oni vivu moralan vivon en malperfekta mondo? Li klopodas liberigi siajn servutulojn kaj plibonigi sian bienon, sed tutfine atingas nenion. Li edziĝas al la bela kaj malmorala filino de Princo Kuragin, Jelena, spite sian pli bonan juĝon.

Jelena kaj ŝia frato Anatol tiam komplotas kune, ke Anatol delogu kaj malhonorigu la junan kaj belan Nataŝan Rostovan. Tiu plano malsukcesis, tamen, por Pierre, ĝi estas la kaŭzo de grava renkontiĝo kun Nataŝa. Kiam Napoleono invadas Rusion, Pierre observas la batalon de Borodino de proksime starante apud Rusa artileria istaro kaj lernas kiel sanga kaj horora vere estas milito. Kiam la Granda Armeo de Napoleono okupas abandonitan kaj brulantan Moskvon, Pierre ekentreprenas kiĥoteskan mision asasini Napoleonon, kaj kaptiĝas kiel militkaptito. Vidinte francajn soldatojn prirabadi Moskvon kaj pafadi rusajn civilulojn, Pierre estas devigita marŝi kun la Granda Armeo dum ties katastrofa retreto de Moskvo. Poste lin liberigas rusa rab-partizanaro. Lia edzino, Jelena, mortas iam dum la lastaj konvulsioj de la invado de Napoleono, kaj Pierre rekuniĝas kun Nataŝa dum la venkintaj rusoj rekonstruas Moskvon. Pierre finfine trovas amon kaj edziĝas al Nataŝa, dum Nikolaj edziĝas al Maria Bolkonskaja. Andrej, kiu ankaŭ amas Nataŝan, vundiĝas dum la Napoleona invado kaj iamfine mortas rekuniĝinte kun Nataŝa antaŭ la fino de la milito.

Tolstoj vivece bildigas la kontraston inter Napoleono kaj la rusa generalo Kutuzov, rilate kaj personecon, kaj strategion. Napoleono elektis fuŝe, decidante marŝi Moskvon kaj ĝin okupi kvin fatalaĉajn semajnojn, dum li pli bone fartintus, se li detruus la rusan armeon per decidiga batalo. Generalo Kutuzov kredas tempon sia plej bona aliancano, kaj detenas sin de atako al la franca armeo, kiu tutfine sin detruas lamante reen al okcidento. Preskaŭ tute detruas ilin atako fare de kozakoj dum la francoj neregule dislantas direkte al Parizo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj en Milito kaj Paco redakti

Bezuĥov-oj redakti

  • Grafo Kirill Bezuĥov (ru:Граф Кирилл Безухов).
  • Grafo Pierre Bezuĥov (ru:Граф Пётр Кириллович (Pierre, Пьер) Безухов) — Lia filo, liberpensa Framasono kiu scipovas nek decidigan agadon nek grandan evidentigon de voloforto.
  • Grafino Jelena Bezuĥovna (ru:Графиня Елена Васильевна (Helene, Элен) Безухова) — unua edzino de Pierre

Bolkonskij-oj redakti

  • Princo Nikolaj Bolkonskij (ru:Князь Николай Андреевич Болконский)
  • Princo Andrej Bolkonskij (ru:Князь Андрей Николаевич Болконский) — lia filo, influiĝema cinikulo, kiu brakumas diversajn epistemologiojn kvazaŭ foliojn sur arbo
  • Princino Maria Bolkonskaja (ru:Княжна Мария Николаевна (Marie) Болконская, filino de Nikolaj

Rostov-oj redakti

  • Grafo Ilja Rostov (ru:Граф Илья Андреевич Ростов) —
  • Grafino Natalia Rostova (ru:Графиня Наталия Ростова) — lia edzino
  • Nikolaj Rostov (ru:Граф Николай (Nicolas) Ростов) — ili plej aĝa filo
  • Nataŝa Rostova (ru:Наталия (Natalie) Ростова (Наташа)), ilia plej juna filino
  • Petja Rostov (ru:Граф Пётр (Peter) Ростов (Петя)) — ilia plej juna filo
  • Vera Rostova (ru:Вера Ростова) — ilia plej aĝa filino
  • Sonja (ru:Соня (Sophie)) — povra parencino Rostova

Aliuloj redakti

  • Boris Drubeckoj (ru:Борис Друбецкой) —
  • Anatol Kuragin (ru:Анатоль Курагин)—
  • Jelena Kuragina (ru:Елена Курагина) —
  • Ĵuli Kuragina (ru:Жюли Карагина) —
  • Napoleono (ru:Наполеон Бонопарт) —
  • Kutuzov (ru:Михаил Илларионович Кутузов) — rusia generalo.
  • La Framasono (ru:) —

Multaj karakteroj en Milito kaj paco baziĝas sur realaj homoj konataj al Tolstoj mem. Nikolaj Rostov kaj Maria Bolkonskaja baziĝis sur la propraj memoraĵoj de Tolstoj pri liaj gepatroj, dum Nataŝa modeliĝis sur la edzino kaj edzfratino de Tolstoj. Pierre kaj Princo Andrej multe similas Tolstoj-on mem, kaj multaj komentistoj traktas ilin alter ego-oj de la aŭtoro.

Filmaj, televidaj, teatraj kaj aliaj adaptoj redakti

  • Milito kaj Paco (1968): Soveta reĝisoro Sergej Bondarĉuk faris kritikiste laŭdotan kvar-partan filman version (Vojna i mir) de la romano, eldonitan parton post parto en 1965-1967, kaj poste kiel reredaktia tutaĵo en 1968. En la filmo stelulis Ljudmila Saveljeva (kiel Nataŝa Rostova) kaj Vjaĉeslav Tiĥonov (kiel Andrej Bolkonskij). Bondarĉuk mem ludis Pjeron (Pierre Bezuĥov). Jam kiam Bondarĉuk faris tiun filmon, la senmanka bildigo pri Nataŝa kreita de Audrey Hepburn jam atingis preskaŭ ikonan statuson inter Okcidentaj spektantoj, kaj pro tio estis defio al la reĝisoro elekti aktorinon por tiu rolo. La aktorino, kiun li elektis, Ljudmila Saveljeva, tre simile aspektis al Hepburn. La filmo daŭris preskaŭ ok horojn (en Usono ĝi estis mallongigita je unu horo); ĝin partoprenis miloj da geaktoroj kaj gekromuloj; sep jarojn daŭris ĝis fino de la filmado, rezulte de kio la geaktoroj okulfrape aĝas de sceno al sceno. Ĝi gajnis Oskaron por plej bona fremdlingva filmo pro siaj aŭtentikeco kaj grandega skalo. [1]. Konsiderante inflacion, "Milito kaj paco" de Bondarĉuk restas la plej multekosta filmo en historio de monda kino (ĉ. 560 mln. da modernaj usonaj dolaroj).

Populara kultura aludo redakti

La libro, kaj ĝia konsiderinda paĝokvanto, jam fariĝas kultura ŝerco pri stereotipa grava libro kiu postulas eksterordinaran kvanton da tempo kaj de koncentriĝo por ĝin legi.

Tradukoj redakti

En Esperanton redakti

En la anglan redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Perreta teksto redakti

Ruse redakti

Angle redakti

Studgvidiloj redakti

Aliaj informoj redakti

Aŭskultado redakti