Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Militrakonto estas esplorprojekto pri Esperanto kaj la Dua Mondmilito, kiu celas esplori transnacian aliron al tiu ĉi milito pere de la literaturo en Esperanto. Krome, oni intervjuas veteranajn esperantistojn, kiuj rakontas unikajn informojn kaj travivaĵojn pri la milito. En tiu kadro la Dua Mondmilito estas komprenita laŭ ampleksa perspektivo, tiel ke inkluziviĝas ankaŭ la militoj en Hispanio kaj Azio en la tridekaj jaroj, kaj la korea milito. En la retejo pri la projekto, ĉiu slipo enhavas rigard-altiran bildon, kiu interplektiĝas kun la teksto.

Kelkaj el la anoj de la esplorkomunumo estas Pascal Dubourg-Glatigny, István Ertl, Catherine Gousseff, Javier Alcalde, Ulrich Lins, Roberto Pigro, Joseph Essertier, Javier Guerrero, Heidi Goes, Ester Boquera, Hans Bernd Ashauer-Jerzimbeck, Hidenori Kadoja, Kalle Kniivilä, Goro Christoph Kimura, Roland Rotsaert, Antonio de Salvo kaj Carlo Minnaja.

Pritraktataj temoj redakti

Homoj redakti

Verkoj redakti

Revuoj kaj radioj redakti

Asocioj redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Pascal Dubourg Glatigny, Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj. En IKU-libro de 2020 pp. 51-61.

Eksteraj ligiloj redakti