Millie Bobby Brown
brita aktorino kaj modelo
Millie Bobby BROWN BONGIOVI (naskita la 19-an de februaro 2004 en Marbella, Hispanio) estas brita aktorino, produktoro, kiu ankaŭ laboras kiel modelo [1]. Ŝi iĝis konata pro la rolo de Eleven en la Netflix sciencfikcia serio Stranger Things. Por ŝia aktorado, ŝi estis nomumita dufoje por Emmy por Plej bona Flankaktorino, unuefoje 13-jaraĝa [2].
Ŝi estis nomita de la revuo Time en ĝia 2017 listo de la "30 Plej Influaj Adoleskantoj " kaj en 2018 en ĝia " 100 Plej Influaj Homoj en la Mondo " [3][4] kaj la plej juna Ambasadoro de bona volo de UNICEF [5].
Ŝi kreis sian propran haŭtflegan varmarkon, Florence by Mills, kiu estas nomita laŭ ŝia avino.
Referencoj
redakti- ↑ Millie Bobby Brown - Biography. Biography.com. Arkivita el la originalo je 2018-08-11. Alirita 2018-08-10 .
- ↑ . Meet 'Stranger Things' Breakout Millie Bobby Brown, aka Lucky Number Eleven (2016-07-19). Arkivita el la originalo je 2016-07-22. Alirita 2016-07-22 .
- ↑ . Millie Bobby Brown. Arkivita el la originalo je 2019-01-02. Alirita 2018-11-21 .
- ↑ Millie Bobby Brown: The World’s 100 Most Influential People. Arkivita el la originalo je 2020-05-10. Alirita 2020-05-04 .
- ↑ Millie Bobby Brown: 'I've been bullied: that inspires me'. Arkivita el la originalo je 2018-11-20. Alirita 2018-11-21 .