Miltiado

(Alidirektita el Miltiades)

Miltiado (greke Μιλτιάδης, Miltiades, naskiĝo ĉirkaŭ la jaro 550 a.K.; morto ĉirkaŭ 489 a.K.) "la pli juna" estis armeestro kaj politikisto en antikva Grekio, kiu devenis el Ateno. Inter la jaroj 524 kaj 516 a.K. li nome de la Persa Imperio ekregis la duoninsulon Ĥersones (kiu nun nomiĝas Kalipolis) de Trakio, kaj estis subtenata de la tiranoj de Atiko el la familio de Peisistratos. Post la por la grekoj malsukcesa fino de la ionia ribelo de la malgrandaziaj kaj kipraj grekoj kontraŭ la persa hegemonio li revenis al Ateno kaj estis gvida motoro de la rezisto kaj defendo de Grekio kontraŭ la armeo de la Persa Imperio. La venko de la atenanoj kontraŭ la persa armeo ĉe Maratono dum la jaro 490 a.K. estis je granda parto lia merito.

Miltiado
Persona informo
Μιλτιάδης
Naskiĝo
en Ateno
Morto ĉ 489 a.K.
en Ateno
Tombo Miltiades tomb monument at Marathon vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Patro Cimon Coalemos vd
Gefratoj Stesagoras vd
Edz(in)o Hegesipyle vd
Infanoj Kimon • Elpinice vd
Profesio
Okupo politikisto • militestro • militisto vd
Aktiva en AtenoMaratono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Miltiado

Dum la sekva jaro la armeestro gvidis armean atakon kontraŭ la insulo Paroso, kiu malsukcesis. Post la reveno de la armeo al Ateno, Ksantipos, la patro de Periklo, akuzis Miltiadon pri malkapabla armea gvidado kaj la armeestro estis kondamnita je morto. Poste tamen la mortopuno estis ŝanĝita al puno pagi gigantan monsumon, kiun Miltiado ne povis pagi kaj sekve enkarceriĝis. En la karcero li mortis pro vundo, kiun li ekhavis dum la bataloj pri Paroso. Lia filo, Kimon, dum la sekvaj jardekoj havis gravan rolon en la politiko de la urboŝtato Ateno.

Vidu ankaŭ redakti