Milton Friedman

Usona ekonomikisto

Milton FRIEDMAN (naskiĝis la 31-an de julio, 1912, en Novjorko, Usono, mortis la 16-an de novembro 2006) estis ekonomikisto kaj grava pensisto de la kvanta teorio de mono. Li ricevis la Nobelan Premion[1] jare 1976 por ekonomika scienco.

Milton Friedman
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Portrait of Milton Friedman.jpg
Persona informo
Milton Friedman
Naskiĝo 31-an de julio 1912 (1912-07-31)
en Broklino, Nov-Jorkio
Morto 16-an de novembro 2006 (2006-11-16) (94-jara)
en San-Francisko
Mortis pro kora malsufiĉo [#]
Tombo Golfo de San-Francisko [#]
Etno Juda komunumo de Usono [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Rahway • Broklino [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Rahway High School • Universitato Kolumbio • Universitato Rutgers • Universitato de ĈikagoUniversitato de Kembriĝo [#]
Partio Respublikana Partio [#]
Subskribo Milton Friedman
Familio
Edz(in)o Rose Friedman [#]
Infanoj David Friedman • Jan Martel [#]
Profesio
Okupo ekonomikisto • statistikisto • universitata instruisto • eseisto [#]
Laborkampo ekonomikomakroekonomiko [#]
Doktoreca konsilisto Simon Kuznets [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li studis en New Jersey, en universitato Rutgers, diplomiĝis Universitato Columbia, Novjorko.

Li estis ekonomikisto de la vaŝingtona Komisiono de Naciaj Resursoj (inter 1935-1937), poste (1937-1945, 1948-1981) kunlaboranto de La Tutlanda Ekonomia Esplora Instituto. Li instruis statistikon inter 1945 kaj 1948 en la Ĉikaga Universitato, poste iĝis samloke profesoro de la ekonomika katedro ĝis lia pensiiĝo en 1983. Li laboris ankaŭ kiel instruisto de kalifornia Stanford-universitato (1976) kaj kunlaboranto de la Hoover Institution on War, Revolution and Peace (Instituto Hoover pri milito, revolucio kaj paco), Li estis verkinto por ekonomiaj gazetoj, membro de ekonomiaj societoj, komisionoj, ties gvidanto.

Milton Friedman jam frue rifuzis teorion de John Maynard Keynes, kiu karakterizis la usonan kaj eŭropan ekonomiajn politikojn en la 1930-aj jaroj.

Friedman ĉiam luktis, agadis por la pli libera merkata ekonomio. Li apogis modestan kreskigon de la mon-kvanto en la ekonomio.

En sia libro - verkita kun Anna Jacobson Schwartz - "A Monetary History of the United States, 1867-1960" (Historio de usona valuto), li alvenis al la konkludo, ke la recesiojn ĉiam antaŭis monmanko. Laŭ lia opinio, la ŝtato devas direkti per reguligo de la monkvanto en la moncirkulado (per monetaraj politikaj rimedoj).

Friedman laboris kiel prezidenta konsilisto (de Nixon ĝis Reagan) en usono kaj eĉ Ĉilio (1973-74, ĉe Pinochet).

En 2003, Milton Friedman efektive konkludis : “La tutmonda medio estas problemo multe tro alte taksata. […] Ni poluadas ekde kiam ni spiras. Oni ne fermos la fabrikojn sub la preteksto voli elimini ĉiujn ellasojn de karbonoksido en la atmosferon. Tiel oni povus tuj pendumi sin !”.[1]

VerkojRedakti

  • Capitalism and Freedom
  • Free to Choose: A Personal Statement
  • Monetary History of the United States, 1867-1960 (with Anna Schwartz)
  • Money Mischief: Episodes in Monetary History
  • Price Theory
  • Economic Freedom, Human Freedom, Political Freedom
  • Two Lucky People: Memoirs (with Rose Friedman)
  • Why Government Is the Problem

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti