Milvenoj

(Alidirektita el Milvinae)

La milvenoj (Milvinae) estas membroj de birda subfamilio ene de la rabobirdaj akcipitredoj, kiuj enhavas aliajn sep subfamiliojn kaj multnombrajn speciojn. Tamen tiu subfamilio enhavas nur sep genrojn kaj 13 speciojn. Inter ili plej konata eble estas milvoj. Tamen tiu koncepto milvo estas konfuza, ĉar temas dekomence pri specioj de genro milvus, el kiuj plej konataj estas ruĝa milvo kaj nigra milvo, sed ankaŭ ampleksiĝas ĝis la tuta subfamilio de milvenoj kaj eĉ la specioj el la subfamilio ElanienojElanedaj milvoj, kaj ĉefe tiuj de genroj Elanio (Elanus) kaj la Elanoides forficatus, ĉar temas pri similaj mezgrandaj - veraj milvoj pli grandaj - birdoj, kun angula vosto kaj malsimileco ĉefe pro plumarkoloro, iom pli bruna en veraj milvoj kaj pli blugriza en elanedaj milvoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Milvenoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Milvenoj Milvinae
Genroj
vdr

Temas pri rabobirdoj kun longaj flugiloj kaj malfortaj kruroj. Ili pasas multe da tempo ŝvebante kaj tiel ili estas facile videblaj kaj diferenceblaj pro kolorkontrastoj kaj strioj. Ili povas manĝi vivajn predojn sed ĝenerale ili preferas kadavraĵojn.

Subfamilio de Milvenoj nome Milvinae redakti