Minami-Tori-ŝima

Pacifika insulo regata de Japanio

Minami-Tori-ŝima (南鳥島?) estas izola japana korala atolo en nordokcidenta Pacifika Oceano, situanta ĉe 1,848 km SOr de Tokia Urbo kaj ĉe 1,267 km oriente de la plej proksima japana insulo, nome Minami Iwo Jima de la Ogasavaroj, kaj ĉe proksimuma linio inter ĉeftera Tokio kaj la usona Vejkinsulo, kiu estas ĉe 1,415 km oriente sudoriente. La plej proksima insulo, tamen, estas la Orienta Insulo de la Maugoj en Marianoj, kiu estas ĉe 1,015 km okcidente sudokcidente de Minami-Tori-ŝima. La signifo de la japana nomo estas "Suda Birdinsulo". Ĝi estas la plej orienta teritorio apartenanta al Japanio, kaj la ununura japana teritorio en la Pacifika plato, pasinta la Japana Submara Fosego. Kvankam tre malgranda, ĝi estas de grava strategia konsisto, ĉar ĝi permesas al Japanio postuli la atribuon de Ekskluziva Ekonomia Zono de 428,875 km² en la ĉirkaŭaj akvoj. Ĝi estas ankaŭ la plej orinta teritorio de Tokio, ĉar ĝi estas administre parto de la vilaĝo Ogasavaro.

24° 17′ 12″ N 153° 58′ 50″ O / 24.28667 °N, 153.98056 °O / 24.28667; 153.98056 (mapo)Koordinatoj: 24° 17′ 12″ N 153° 58′ 50″ O / 24.28667 °N, 153.98056 °O / 24.28667; 153.98056 (mapo)