Mindszentkálla
Mindszentkálla [mindsentkAla] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca.


Bazaj informoj redakti
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 230
- Poŝtkodo: 8282
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
Mindszentkálla situas en iama kratero, nun baseno Káli, laŭ traira flankovojo.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1277, poste en 1324 en latina formo „Villa Omnium Sanctorum Kaal”. La turkoj bruldetruis la vilaĝon en 1548. En Mindszentkálla migra poŝto servas.