Minejo Michal

(Alidirektita el Minejo Petr Cingr)

Minejo Michal (legu : Miĥal) estas nomo de nefunkcianta nigrakarba minejo, kiu troviĝas en Michálkovice (parto de Ostrava). Ekde la jaro 1946 tiu ĉi minejo portis nomon Petr Cingr kaj post finigo de la minado kaj estiĝo de Industria muzeo en la areo de la minejo oni transiris reen al la devena nomo Michal. La minejo estas nacia kultura memorindaĵo.

Minejo Michal
en Michálkovice
Michael schacht, Důl Petr Cingr
minejo
Minejo Michal
Oficiala nomo: Důl Michal
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de OKKB
Baseno Ostrava baseno
Kvartalo Michálkovice
Muzeo Industria muzeo
Situo Minejo Michal
 - koordinatoj 49° 50′ 33″ N 18° 20′ 43″ O / 49.84250 °N, 18.34528 °O / 49.84250; 18.34528 (mapo)
Profundo 671 m truo
 - profundo minejo 1 000 m minejo
Posedanto Aŭstria ŝtato, SDCF, OKR
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Minado nigra karbo
Periodo de minado 1850 – 1993
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Důl Michal (Michálkovice)
Retpaĝo: www.dul-michal.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Areo de minejo Michal
Ŝaktoskafaldo de minejo Michal

Historio redakti

En la jaro 1843 estis sur teritorio de Michálkovice profundigitaj unuaj du ŝaktoj por minado de nigra karbo. Unu el tiuj ĉi minejoj, ĝis tiu tempo nomata Ŝakto de Michálkovice n-ro 3, estis en la jaro 1850 nomita Michal laŭ mortinta kortega konsilanto Michael Laier. En la jaro 1856 la minejon Michal aĉetis Norda fervojo de imperiestro Ferdinando kaj en la proprumado de tiu ĉi kompanio la minejo restis ĝis naciigo en Ĉeĥoslovakio en la jaro 1945. Tiu ankaŭ konstruis kaj en la jaro 1863 el Přívoz ĝis Michálkovice trafikigis la t.n. Minejan fervojon, kiu ebligis eksporton de la karbo sur la fervojo. Nuntempa askepto de la areo devenas el la jaroj 1912-1915, kiam la minejo estis principe alikonstruita laŭ projekto de arkitekto František Fiala. Samtempe la vapora movumo estis anstataŭigita per elektra movumo.

Post la naciigo en la jaro 1946 la minejo fariĝis parto de Ostrava-karvinaj ŝtonkarbaj minejoj Ostrava (pli poste OKD) kaj la nomo de la minejo ŝanĝiĝis je Minejo Petr Cingr (laŭ socialdemokrata deputito de aŭstria regna asembleo). En la jaro 1966 la minejo estis enmembrigita sub Minejo Rudý Říjen en Heřmanice.

Post finigo de la minado en la jaro 1994 la areo estis donacita al Ministerio de kulturo, kiu ĉi tie establis Industrian muzeon

Eksteraj ligiloj redakti