Minijupo, aŭ mini-jupo, estas jupo tre super la genuoj, proksima al la gluteoj. Se la supraĵo kaj jupo formas unu tutaĵon, tiam temas pri mini-robo. Mikro-jupoj estas treege kurtaj, kaj plej ofte nur portataj por publikaj eventoj.

Modelo kun minijupo
Minijupo kun tartana patroneo

Mini-jupoj estis inventitaj de Mary Quant, kiu ankaŭ inventis kaj promociis kurtkalsonojn (hot pants). Estas malkonsento pri kiu havis la ideon unue; kelkaj parolas pri André CourrègesJohn Bates.[1] La kurta kaj ĉiam pli kurta jupo jam evoluis inter modemaj junaj virinoj: la dezajnistoj kiuj adaptis ĝin nur helpis disvastigi la stilon. Rilate al Quant, ŝi donis al ĝi nomon. Mary Quant nomis la mini-jupon laŭ la nomo de sia preferata aŭto, la Mini[2]. Ŝi tiel ŝatis la aŭton, ke ŝi havis iun speciale dezajnitan por ŝi.

Vidu ankaŭ redakti


Fotaro redakti

Referencoj redakti

  1. Lester, Richard, John Bates: Fashion Designer, Londono 2008.
  2. Barry Miles, 2009. The British Invasion: the music, the times, the era Sterling Publishing Company Inc. 2009