La Minimumo Maunder estas la nomo donita al la periodo proksimume de 1645 ĝis 1715, kiam sunmakuloj fariĝis treege maloftaj, kiel notitaj de tiutempaj sunaj observantoj. Ĝi nomiĝas pro la posta suna astronomo E.W. Maunder kiu malkovris la maloftecego da sunmakuloj dum tiu periodo, per studado de registroj de tiuj jaroj. Dum unu tridek-jara periodo en la Minimumo Maunder, ekzemple, astronomoj observis nur proksimume kvindek sunmakulojn, kontraŭ pli tipa 40,000-50,000 makuloj.

La Minimumo Maunder koincidis kun la mezo - kaj plej malvarma parto - de la tiel nomata Malgranda Glacia Epoko, dum kiu Eŭropo kaj Nordameriko, kaj eble multe de la cetero de la mondo, spertis akre malvarmegajn vintrojn. Lastatempe eldonitaj informoj sugestas ke la Suno pligrandiĝis dum la Minimumo Maunder kaj sia rotacio malplirapidis. Pli granda kaj pli malrapida Suno, oni spekulativas, eble ankaŭ implicus pli malvarman Sunon, kiu provizus malpli da varmo al Tero. (Precize kial la Suno pligrandiĝas kaj malpligrandiĝas estas ankoraŭ enigmo.)

Ĉu estas kaŭza rilato inter malalta sunmakula agado kaj malvarmaj vintroj estas la temo de aktuala debato. Iuj sciencistoj kredas ke suna agado pelas klimatan ŝanĝon pli ol karbona dioksido (vidu Plivarmigo de la planedo).