Ministerioministrejo estas la tuto de oficistoj kaj oficejoj de unu fako inkluzive de domo, en kiu ili troviĝas.

Ministerion gvidas ministro, kiu estas membro de la registaro kaj estis komisiita prizorgi iun gravan fakon de la socia vivo. La ministerio estas aparato je lia dispono, kiu helpas lin plenumi la komisiitajn taskojn.

Ekzistas i.a.

  • ministerio pri la (publika) instruado
  • ministerio pri la aferoj eksterlandaj
  • ministerio pri la aferoj enlandaj (de interno)
  • ministerio pri financoj
  • ministerio pri ekonomio
  • ministerio pri kulturo
  • ministerio pri komerco
  • ministerio pri medicina servo

Kelkaj landoj havas specialajn titolojn por certaj ministroj, precipe por la unua ministro aŭ ĉefministro, kiu povas havi la titolojn "kapitano", "kanceliero" ktp. La Ministro pri eksterlandaj aferoj en Usono nomiĝas "Sekretario de Ŝtato", tiu pri justico "advokato ĝenerala".