Ministerio de Instruado

Ministerio de Instruado estas registara institucio, kiu prizorgas en la koncerna ŝtato la ŝtate reguligatan edukadon kaj klerigadon.

La ministerio fondas kaj malfondas lernejojn, nomumas kaj abdikigas lernejestrojn kaj lernejajn inspektistojn, prizorgas kaj aprobas lernolibrojn, eldonas metodikajn instrukciojn pri instruado, ekzamenado kaj klasifikado, financas la funkciadon de la lernejoj, observas obeadon de deviga lernej-frekventado k.s.