Ministerio pri Publika Edukado (Kostariko)

La Ministerio pri Publika Edukado (hispane Ministerio de Educación Pública, mallongigite MEP) de Kostariko estas la registara ministerio kies tasko estas administri la kostarikan sistemon de publika edukado.[1] Ĝiaj funkcioj estas efektivigi planojn, programojn, kaj aliajn determinojn por garantii ĝeneralan edukon bazan, publikan, kaj senpagan; kunordigi la rilaton de la Plenuma Povo kun la naciaj institucioj por altnivela instruado kaj aliaj internaciaj institucioj, kaj kunordigi kaj kontroli la agadon de privataj edukejoj.[2]

Ministerio pri Publika Edukado
emblemo
ministerio pri eduko
Lando(j) Kostariko vd
Situo San-Joseo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ministeria domo

Fondita la 22-an de oktobro de 1869 kiel la Sekretario pri Publika Instruado,[3] ĝi estas direktata de ministro, kiu havas la ĉefan respondecon pri administrado kaj ordigado de la institucio kaj formulado de la nacia eduka politiko.[4] Ekde la 1-a de majo 2022, la Ministro pri Publika Edukado estas Anna Katharina Müller Castro, kiun nomumis la Prezidanto de la Respubliko, Rodrigo Chaves Robles, post sia enposteniĝo.[5]

Funkcioj redakti

 
Lernejo Buenaventura Corrales en Sanjoseo.

La precipa funkcio de la Ministerio pri Publika Edukado estas administri kaj liveri al la lando sistemon de publika edukado, plenume al la koncernaj postuloj de Titolo 7 de la Politika Konstitucio de Kostariko kaj de la Fundamenta Leĝo de Eduko, kiel ankaŭ rilataj leĝoj kaj aliaj koncernaj reguloj. Titolo 7 de la Politika Konstitucio ordonas, ke antaŭbaza, ĝenerala baza, diversigita, teknika, kaj plenkreskula edukado en la publika kostarika sistemo estu senpaga kaj financata de la ŝtato per elspezo de ne malpli ol ok el cento jare de la malneta enlanda produkto. La Ministerio pri Publika Edukado devas faciligi aliron al teknologio en ĉiuj niveloj de edukado, kaj ankaŭ al studosubvencioj kaj aliaj helpoj, administri studplanojn, edukejojn, kaj lernejajn manĝejojn, kaj kapabligi la instruan kaj administran profesiularon.[1][6]

Inter aliaj funkcioj, la Ministerio kompromitas sin efektivigi planojn, politikojn, programojn, kaj aliajn determinojn por garantii ĝeneralan edukon bazan, publikan, kaj senpagan, kunordigi la rilaton de la Plenuma Povo kun la naciaj institucioj por altnivela instruado kaj aliaj internaciaj institucioj, kunordigi kaj kontroli la privatajn edukejojn, oferti programojn de profesia kapabligo por la laboranta profesiularo.[1][2]

Organizo redakti

Ministro redakti

La Ministro estas la ministeriestro kaj ĉefa respondeculo pri organizado kaj formulado de politikoj pri publika edukado, kaj ankaŭ pri kontrolado de la publika kaj privata eduksistemoj, kaj respondecas pri la direktado kaj organizado de la minesterio. La Ministron nomumas la Prezidanto de la Respubliko per plenuma dekreto. Ŝi aŭ li prezidas la Superan Konsilion pri Edukado kaj konsilas la departementojn de la ministerio pri edukaj kaj administraj aferoj, kaj ankaŭ la Registaron de la Respubliko kaj la aliajn ministeriojn.[2] Ekde la 1-a de majo 2022, la Ministro pri Publika Edukado estas Anna Katharina Müller Castro, kiun nomumis la Prezidanto de la Respubliko, Rodrigo Chaves Robles, post sia enposteniĝo.[7]

Inter la aliaj taskoj de la Ministro estas kune kun la Prezidanto libere nomumi kaj eksigi dungitojn kaj oficistojn kiuj havas konfidencajn postenojn; reprezenti la ministerion antaŭ aliaj institucioj kaj eksterlande; kaj aprobi, nuligi, modifi, aŭ malvalidigi la agojn de la direktoroj de la suborganizoj de la ministerio[2] Ŝin aŭ lin akompanas en la ministraj funkcioj la vicministroj, kaj ankaŭ oficaro de departementoj, asistantoj, kaj konsilantoj.

Supera Konsilio pri Edukado redakti

Por pli efike efektivigi kaj kunordigi la laboron de la ministerio, devas flanke agadi administra konsila konsilio, la Supera Konsilio pri Edukado (CSE), dependa organizo prezidata de la Ministro kaj konsistanta el la estro kaj direktoroj de la departementoj de la Ministerio, kiu diskutas tiujn aferojn, kiujn la Ministro konigas al ĝi.[2]

Vicministerioj redakti

La Prezidanto de la Respubliko rajtas nomumi diversajn vicministrojn, kiuj alprenos la funkciojn kaj povojn difinitajn en la Ĝenerala Leĝo de Publika Administrado, interalie anstataŭi la Ministron dum ties foresto.[8] Nuntempe la Ministerio pri Publika Edukado konsistas el tri vicministerioj.

Instruaj Aferoj redakti

La vicministreco pri Instruaj Aferoj aperis en la prezidanteco de Miguel Ángel Rodríguez Echeverría, kaj prizorgas aferojn rilataj al la kvalito, studenta partopreno, studenta orientiteco, kaj pritaksado de la eduka sistemo. La postenon aktuale okupas Melvin Chaves[9]

Administraj Aferoj redakti

La vicministreco pri Administraj Aferoj aperis en la prezidanteco de Miguel Ángel Rodríguez Echeverría, kaj prizorgas aferojn rilatajn al administrado, financo, eduka infrastrukturo, laboro, kaj transporto. y se encarga de gestionar los asuntos relacionados con la administración, finanzas, mantenimiento de la infraestructura educativa, recursos humanos y transporte. La postenon aktuale okupas Sofía Ramírez.[10]

Planado kaj Interinstitucio Kunordigo redakti

La vicministreco pri Planado kaj Interinstitucia Kunordigo aperis en la prezidanteco de Laura Chinchilla Miranda, kaj prizorgas la administradon de la Regionaj Oficejoj pri Edukado.[11] La postenon aktuale okupas Leonardo Sánchez[12]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Constitución Política de la República de Costa Rica. Sistema Costarricense de Información Jurídica (7-an de novembro 1949). Alirita 28-an de aprilo 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ley Orgánica del Ministerio de Educación Pública. Sistema Costarricense de Información Jurídica. Alirita 28-an de aprilo 2021.
  3. Martínez. (2016) Cronología de la educación costarricense. ISBN 978-9977-58-448-5.
  4. Reglamento de Instrucción Pública. Sistema Costarricense de Información Jurídica. Alirita 28-an de aprilo 2021.
  5. Presidencia de la República de Costa Rica (hispane). Presidencia de la República de Costa Rica. Alirita 2023-02-11.
  6. Ley Fundamental de Educación. Sistema Costarricense de Información Jurídica. Alirita 28-an de aprilo 2021.
  7. Presidencia de la República de Costa Rica (hispane). Presidencia de la República de Costa Rica. Alirita 2023-02-11.
  8. Ley General de la Administración Pública. Sistema Costarricense de Información Jurídica (2-an de majo 1978). Alirita 28-an de aprilo 2021.
  9. Ospino, Anyi. Chaves nombra a exgerente del INA y a docente investigador como viceministros del MEP (hispane). www.crhoy.com. Alirita 2023-02-12.
  10. Ospino, Anyi. Chaves nombra a exgerente del INA y a docente investigador como viceministros del MEP (hispane). www.crhoy.com. Alirita 2023-02-12.
  11. Decreto Ejecutivo n.° 36451. Sistema Costarricense de Información Jurídica (7-an de februaro 2011). Alirita 30-an de aprilo de 2021.
  12. Ospino, Anyi. Inicios de clases arrancará el 2023 con serias deficiencias en infraestructura educativa (hispane). www.crhoy.com. Alirita 2023-02-12.

Eksteraj ligiloj redakti