Ministerio pri nacia edukado (Francio)
En Francio, la kompetentecoj de la diversaj ministerioj povas varii de registaro al la alia. Tio estas parte vera por la ministerio pri nacia edukado, kiu ne ĉiam respondecas pri supera edukado kaj esplorado, sed povas esti ankaŭ respondeca pri sportoj aŭ junularo.
Ministerio pri nacia edukado | ||
---|---|---|
Ministère de l'Éducation nationale | ||
![]() | ||
![]() | ||
Geografia situo | 48° 51′ 24″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo)48.8565672.320893Koordinatoj: 48° 51′ 24″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo) | |
| ||
Tipo | franca ministerio | |
Fondodato | 1828 : ministère de l’Instruction publique 1932 : ministère de l’Éducation nationale | |
Sidejo | Hôtel de Rochechouart, 110 rue de Grenelle, Parizo 7-a arondismento | |
Estro | Vincent Peillon | |
delegita ministro | George Pau-Langevin pri eduka sukceso (franclingve "Réussite éducative") | |
elstaruloj | Victor Duruy, Jules Ferry, Anatole de Monzie, Jean Zay, Edgar Faure, René Haby, Alain Savary, Lionel Jospin, Luc Ferry, François Bayrou, Claude Allègre, Jack Lang, François Fillon | |
Buĝeto | 62,7 miliardoj da eŭroj (2013)[1] | |
Dungitaro | 955 434 (2013)[2] | |
Lingvoj | franca | |
Retejo | Oficiala retpaĝo de la ministerio | |
La nuna registaro de Jean-Marc Ayrault konfidis al du malsamaj ministerioj la organizadon de la edukado : la lerneja instruado (unuagrada kaj duagrada : kolegio kaj liceo) same kiel la daŭra edukado (farata de la "Greta") estis konfiditaj al la ministerio pri nacia edukado, kiam la supera instruado kaj la esplorado estis konfiditaj al la ministerio pri supera instruado kaj esplorado[3]. Iuj servoj, el kiuj la ĝenerala sekretariejo kaj la servo pri la eŭropaj, internaciaj kaj kunagaj rilatoj, tamen restas komunaj al la du ministerioj, kiuj kune laboras pri la ĝeneralaj temoj. La ministro pri nacia edukado estas Vincent Peillon.
Tiu ministerio ne estas unu el la suverenaj ministerioj, kiuj estas la defendo, eksteraj aferoj, justico, financoj, internaj aferoj), sed ĝi sociale gravas, la rajto pri edukado estas registrita en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Pro la edukaj bezonoj tiu ministerio estas la unua dunganto de la ŝtato. Pro tio, la nacia edukado konsistigas la plej altan buĝetan linion de la nacio.
HistorioRedakti
AntaŭulojRedakti
Karolo la GrandaRedakti
La edukado de la 3-a Respubliko konsideris ke Karolo la Granda estis la inventinto de la deviga kaj senpaga edukado. La populara kulturo poste kontribuis al la disvastigo de tiu mito. Fakte, sen esti « inventinta la edukado », Karolo la Granda certe agis por la evoluigo de eduka sistemo en sia karolida imperio. Li bezonis, por regi sian vastan imperion, edukitajn ŝtatoficistojn kaj monaĥojn por zorgi pri plotika kontrolo kaj propagi la kristanan kredon en liaj provincoj. Pro tio, li starigis senpagan bazan edukan sistemon principe alireblan de ĉiuj junuloj sendepende de ties situacioj, de la vilaĝoj kaj urboj, por lerni kanti, legi kaj kalkuli.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Buĝeto de la jaro 2013 de la ministerio. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2013-06-20.
- ↑ (PDF) Dungitaro de la ministerio en la jaro 2013 Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝo www.performance-publique.gouv.fr
- ↑ [https://web.archive.org/web/20070930221053/http://www.legifrance.gouv.fr/imagesJOE/2007/0519/joe_20070519_0115_0002.pdf Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Dekreto de la 18-a de majo 2007 pri la konsistigo de la registaro (PDF) ] Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.
AneksoRedakti
BibliografioRedakti
- Françoise Dupont-Marilla, Institutions scolaires et universitaires, Gualino, coll. « Fonction publique / Concours », Parizo, 2006, 331 p. (ISBN 2-297-00209-2)
- Jean-François Mondot, Petite Chronique d'un grand ministère : une année à l'Éducation nationale, Flammarion, Parizo, 2002, 271 p. (ISBN 2-08-068182-6)
- Bernard Toulemonde (dir.), Le Système éducatif en France, La Documentation française, kolekto « Les notices », Parizo, 2003, 191 p. (ISBN 2-11-005380-1)
Vidu ankaŭRedakti
- Franca eduksistemo
- Listo de la francaj ministroj pri nacia edukado
- Ministerio pri supera edukado kaj esplorado
- Elstaraj personoj pri nacia edukado :
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficialaj retpaĝoj de la ministerio pri nacia edukado
- Strukturo de la centra administracio
- Historio de la ministerio pri nacia edukado en Francio