Ministro pri eksteraj aferoj

La ministro pri eksteraj aferojministro pri eksteraj rilatoj estas membro de la registaro de suverena ŝtato. La posteno signifas la ĉefan respondecon pri la ekstera politiko de sia lando, do la politikaj rilatoj de la lando al aliaj suverenaj ŝtatoj kaj al internaciaj registaraj organizoj.

kunveno de la ministroj pri eksteraj rilatoj de la ŝtatoj de la grupo G8 dum la jaro 2007

Krome la ministro pri eksteraj aferoj krom la ŝtatestro kaj (se ne temas pri la sama persono) la ĉefministro, do la gvidanto de la registaro, estas la plej alta reprezentanto de sia ŝtato. Koncerne al la internaciaj rilatoj de sia ŝtato la ministro ĝenerale konsideriĝas plene rajtigita agi nome de sia ŝtato.

La ministerio pri eksteraj aferoj de la koncerna ŝtato, kiun gvidas la ministro, interalie estas la supera instanco por la ambasadoj de la ŝtato en aliaj ŝtatoj, kaj la gvidantoj de la ambasadejoj, la ambasadoroj, do reprezentas sian landon kaj konkrete ankaŭ sian "ĉefon", la ministron pri eksteraj rilatoj, en la ŝtato en kiu troviĝas la ambasadejo (kaj foje ankaŭ en aliaj, najbaraj ŝtatoj, se tie ne troviĝas alia ambasado).

La termino redakti

En iuj naciaj lingvoj la nomo de la ministro laŭvorte tradukeblus al Esperanto per la terminoj "ekstera ministro" aŭ "ministro pri eksteraj aferoj", sed en Esperanto la nomigo "ministro pri eksteraj rilatoj" plej klare esprimas, ke temas pri la eksteraj rilatoj de la koncerna ŝtato, kaj krome korespondas al la termino pri "estraranoj pri eksteraj rilatoj" de la organizaĵoj de la Esperanto-movado kaj de aliaj ne-registaraj organizaĵoj, kiuj same zorgas pri la rilatoj al la mondo ekster la propra organizaĵo.

La ĝenerala anglalingva termino estas "foreign minister". En Usono tamen la ministro pri eksteraj rilatoj nomiĝas "Secretary of State" (laŭvorte "ŝtata sekretario"). Ekde la 22-a de januaro 2009 la politikistino Hillary Clinton (Demokrata Partio) plenumas tiun ministran postenon.

Vidu ankaŭ redakti