Minoritana monaĥejo (Opava)
Minoritana monaĥejo situas en la centro de moderna urbo Opava, ĉe la preĝejo de Sankta Spirito.
Minoritana monaĥejo | |
ĉeĥe Minoritský klášter | |
Minoritana monaĥejo | |
Minoritana monaĥejo
| |
Oficiala nomo: Minoritský klášter | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Opava |
Administra municipo | Opava |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Situo | Minoritana monaĥejo |
- koordinatoj | 49° 56′ 09″ N 17° 54′ 15″ O / 49.93583 °N, 17.90417 °O (mapo) |
Fondo | 13-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Minorite monastery in Opava | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
La monaĥejo estis fondita veršajne en la jaro 1234 aŭ 1238 per Mjeŝko la 1-a Teŝina, tamen estas certe, ke en 1250 minoritanoj estis ĉi tie, ĉar tiujare la opava monaĥejo estis inkluzivita al la ĉeĥa-pola provincio de Minoritanoj[1]. Kune kun la monaĥejo fratoj konstruis ankaŭ preĝejo de la Sankta Spiritu, kiu estis plej granda kaj plej grava preĝejo en duka urbo Opavo, kion konfirmas la fakto, ke la opavaj dukoj ĉeestis al sankta meso ĉi tie, kaj en tiu preĝejo ili estis entombigitaj.
En la 14-a jarcento la ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a alportis al Opavo klaraninoj, kaj donis ilin domo kaj tero sur la norda flanko de minoritana preĝejo. La monaĥejo de klarininoj kun la preĝejo de sankta Klara estis kompletigita en la jaro 1305. Ekde la fino de la 14-a jarcento en monaĥejo situas la landa kortego, kiu estis ĉi tie ĝis la 1854.
Dume la husanaj militoj, en 1414, tri de fratoj estis bruligitaj. Alia katastrofo kiu frapis la monaĥejo, estis elrabo kaj detruado multajn historiajn artefaktojn per la sekvantoj de Marteno Lutero en la jaro 1564. La monaĥejo rezistis ankaŭ tri grandaj devastandaj fajroj, unu fajro eksplodis en 31-an de junio 1431, la dua en 24-an de aprilo 1689, kaj la tria en 20-an de julio 1790.
En la jaroj 1735-1758 la monaĥejo estis rekonstuigita kaj barokigita, kaj en tiu formo la monaĥejo restis ĝis hodiaŭ.
Ŝirmejon en monaĥejo trovis la krakova episkopo Karol Skórkowski, en jaroj 1835-1851, kiuj aŭstriaj ŝtataj organoj forpelis de Krakovo pro la subteno, kiuj li donis al la novembra ribelo.
Al la fino de la Dua mondmilito, dume la ostrava operaco, Opavo estis bombardita kaj preskaŭ tute detruita. Ankaŭ minoritana monaĥejo ne evitis tiun sorton. Post la milito, la monaĥejo estis restarigita, sed fratoj ne povis vivi ĉi tie longatempe. En la februaro 1948 komunistoj en Ĉeĥoslovakio efektivigis puĉon kaj ekregis. En la aprilo 1950 (dum la "Akce K" - likvidado monaĥejoj en Ĉeĥoslovakio) estis fratoj deportitaj, kaj monaĥejo estis ŝtatigita.
Minoritanoj reakiris monaĥejon en la komenco de 1990-aj jaroj. Nuntempe (2020) tie loĝas 4 fratoj.
Estas necese diri, ke dume la tuta historio de ĉeesteco de la minoritanoj en duka urbo Opavo, fratoj ĉiam servis urbanoj ne nur spirituale, sed ili ankaŭ disponigis la parto de monaĥejo por la publikaj aŭtoritatoj, helpis malriĉuloj, kaj ĉiuj kiuj bezonas helpon. Minoritanoj en opava ĝis hodiaŭ estas konigitaj kiel konfesantoj de la tuta kvartalo.
Entombigitoj en minoritana preĝejo redakti
- duko Nikolao la 2-a Opava
- dukino Juta Falkenberg - edzino de Nikolao la 2-a
- duko Venceslao 1-a Opava
- duko Prĵemislo la 1-a Opava
- duko Arnoŝto Opava kaj Münsterberga
- duko Viktorino el Opavo, filo de Georgo de Podebrado
- Bernard Bírka de Násile - landa hetmano de Opava duklando, kaj poste konsilisto de reĝo Vladislao la 2-a Jogajlido
Pluaj fotoj redakti
-
Minoritana monaĥejo en Opava
-
Vido de la monaĥejo de la strato
-
Preĝejo de la Sankta Spirito - vido je la fronto, dekstre oni povas vidi nordan alon de monaĥejo
-
Altaro de sankta Floriano en minoritana preĝejo de Sankta Spirito en Opavo - detalo de bildo bildigas la preĝejo kaj monaĥejo dum la urbofajro en 1689
-
La granda salo - ĉi tie en pasinteco estis kunvenoj de Landa konsilio
-
La vintra refektorio
Referencoj redakti
Literaturo redakti
- Bohumil Kaděra: Opavské chrámy. Opava, Opavské chrámy, 2002. ISBN 80-238-8754-8
- Dalibor Prix: Počátky a rozvoj minoritského kláštera ve středověku. In: Opava: sborník k dějinám města. Opava: AVE – Informační centrum Opavska, 1998.
- Dušan Foltýn a kol.: Encyklopedie moravských a slezských klášterů. Praha, Libri, 2005. ISBN 80-7277-026-8