Minority SafePack (Malplimulto-Savilo) - unu miliono da subskriboj por diverseco en Eŭropo, estas daŭranta iniciato de eŭropaj civitanoj pri malplimultaj rajtoj en la EU, subtenata de FUEN. Multfoje en Eŭropo la lingvaj kaj kulturoj de malplimultoj ne estas respektataj kio reprezentas minacon por ilia identeco, pluvivo kaj por la diverseco de lingvoj kaj kulturoj en Eŭropo. Tiuj malplimultoj esperas ke tiu eŭropa civitana iniciato permesos ke estonte ne nur la oficialaj EU-lingvoj kaj dominantaj kulturoj rolos en la estonta plukonstruado de la Eŭropa Unio, sed ankaŭ minoritataj lingvoj[1].

Minority SafePack
community action group • Eŭropa civitana iniciato
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo de la iniciato (germana) : Vi ne estas sola, miliono da subskriboj por la diverseco en Eŭropo

La postuloj inkluzivas ekzemple tuteŭropan kopirajton por eviti, ke oni en eksterlando ne povas vidi ekz. filmojn en la propra lingvo, ĉar la licenco estas ligita al certa teritorio. Oni postulas okupiĝi pri la problemo de senŝtateco de romaoj, kiuj perdis sian ŝtatanecon en la restrukturigo de pluraj eŭropaj landoj dum la pasintaj jardekoj, interalie sekve de la disfalo de Jugoslavio.

Enhavo redakti

La proponoj registritaj de la Eŭropa Komisiono estis resumitaj kiel sekvas (de la iniciatintoj)[1]

  1. Rekomendo de EU por la protekto kaj subteno de kultura kaj lingva diverseco
  2. Financaj subtenprogramoj por malgrandaj lingvaj komunumoj,
  3. La kreo de Centroj de Lingva Diverseco[2]
  4. La celoj de regionaj financaj evoluprogramoj de EU inkluzivu la protekton de naciaj malplimultoj kaj la antaŭenigon de la lingva kaj kultura diverseco
  5. Esplorado pri la plivaloro de malplimultoj por niaj socioj kaj Eŭropo
  6. Kontribui al egaleco por senŝtataj malplimultoj, ekzemple la romaoj
  7. Ununura eŭropa kopirajta leĝo, por ke servoj kaj televidaj elsendoj povu esti riceveblaj en la gepatra lingvo
  8. Libereco ricevi aŭdvidajn servojn en la regionoj kun malplimultoj.
  9. Senkondiĉa inkluzivigo de malplimultoj en regionaj kaj ŝtataj programoj de subteno por la konservado de kulturo, amaskomunikilaro kaj kultura heredaĵo.

La proponoj malakceptitaj de la Eŭropa Komisiono estis:[3]

  1. Konsilia direktivo, reguligo aŭ decido surbaze de artikolo 20(2) TFEU (Treaty on the Functioning of the European Union) kaj Artikolo 25 TFEU, cele al la plifortigo ene de la EU de la graveco de civitanoj apartenantaj al nacia malplimulto, kun la celo certigi ke iliaj laŭleĝaj zorgoj estus prikonsiderataj en la elekto de membroj de la Eŭropa Parlamento;
  2. Efikaj aranĝoj por trakti diskriminacion kaj antaŭenigi egalecan pritrakton, inkluzive de naciaj malplimultoj, precipe pere de revizio de la ekzistantaj direktivoj de la Konsilio pri la temo de egalrajteco, surbaze de artikolo 19(1) TFEU.

Rifuzo registri flanke de la Eŭropa Komisiono redakti

La Eŭropa Komisiono komence rifuzis registri la iniciaton (en 2013). La aŭtoroj (i.a. Hunor Kelemen, Anke Spoorendonk, Karl-Heinz Lambertz, Luis Durnwalder kaj Valentin Inzko) pledis kontraŭ la rifuzo en tribunalo, kie ili estis subtenataj de Hungario; la Eŭropa Komisiono estis subtenata de Slovakio kaj Rumanio. La eŭropa Tribunalo nuligis la decidon de la Komisiono en februaro 2017[4]. En marto 2017, la Komisiono decidis lanĉi la kolekton de subskriboj por 9 el la 11 proponoj komence inkluzivitaj en la iniciato.[5]

Subteno redakti

La iniciato estis subtenita de la Eŭska Parlamento[6]. Invito subskribi ĝin estis ankaŭ eldonita ĉe la reteja portalo de la Parlamento de la Germanlingva Komunumo de Belgio.[7] Kiel raportis FUEN, ĝi ankaŭ estis subtenita de la Prezidantoj de la Eŭropa Parlamento kaj de la Hungara Parlamento.[8][9]

Kolekto de subskriboj redakti

La kolekto de subskriboj (ambaŭ retaj kaj eksterretaj) komenciĝis en aprilo 2017 kaj daŭros ĝis la 3a de aprilo 2018.

 
Subskribu en unu el la diversaj lingvoj. Llimdato : la 3-an de aprilo 2018. Laŭ la traktado de minoritatoj oni povas juĝi civilizacion (Mahatma Gandhi).

Je la 27-a de februaro 2018, la iniciato estis subtenita rete de pli ol 400 000 EU-civitanoj (la tut-unia sojlo estas 1 000 000). La necesa ĉiuŝtata sojlo por retaj subskriboj estis atingita ĝis nun en du membro-ŝtatoj, (Rumanio kaj Hungario), de almenaŭ sep necesaj. En Latvio, 76 % de la sojlo estis kolektitaj, en Slovakio 66 %, en Hispanio 64 %, en Danio 47 %, en Aŭstrio 29 %, en Germanio 12 %, en Estonio kaj en Nederlando po 10%.[10]

Kiel FUEN deklaris la 1-an de februaro 2018, la peto estis jam subskribita tiutempe fare de pli ol 600 000 EU-civitanoj, kalkulanta ambaŭ retajn kaj eksterretajn subskribojn.[11] Tiam estis kolektitaj jam proks. 215 000 subskriboj rete, do proks. 385 000 subskriboj eksterrete.

Esperanto kaj lingvaj rajtoj redakti

En sia Manifesto de Prago, Universala Esperanto-Asocio deklaras i.a. jenon : "Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado. Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco".

Eksteraj ligiloj redakti

Civitana Iniciato 'Minority SafePack', kolekto de subskriboj

(diverslingve) Oficiala retejo de la Malplimulta SafetyPack-iniciato kun ses ekzemplaj historietoj post eble triono de la paĝo., kiuj montras, kion celas la iniciato. Pli detala prezento de la iniciato en la angla (PDF) kaj la germana (PDF)

(diverslingve) Oficiala retejo por subskribi diverslingve (ne en Esperanto kun subskribigejo por EU-civitanoj kaj aliaj de ekster EU !) favore al : la konservado kaj prevento ke lingvoj malaperas en Eŭropo, ĉiuj kulturoj kiuj estas same valoraj, lingva egalrajteco, la rajtoj de senŝtatanaj civitanoj (malplimultoj sen ŝtato) kaj la libera aliro al amaskomunikoj.

(esperanto) Filmeto de TEJO-estraranino (FB)

Aŭstrio, kroatoj, ORF.at

Belgio, Orienta Belgio (germanlingva), intervjuo Arkivigite je 2018-03-04 per la retarkivo Wayback Machine kun la ministro-prezidento Oliver Paasch

Danio (angla), danaj urbestroj

Francio, Bretonio (franca), Agence Bretagne Presse

Germanio, Bautzen, partio Die Linke ('maldekstruloj') Arkivigite je 2018-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

Hispanio, Eŭskio (hispana)

Italio, Suda Tirolo

Italio, slovenaj paĝoj Arkivigite je 2018-03-03 per la retarkivo Wayback Machine

Italio, urbo Vipiteno[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

(eo) FUEN

(eo) Salzburg Global Seminar (Temo : multlingva mondo)

(eo) Loránt Vincze, prezidanto de FUEN (2016-2019)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (fr, diverslingve) Ĉirkaŭ 50 milionoj da EU-civitanoj apartenas al etna aŭ lingva malplimulto, la plej bone silentita sekreto en Eŭropo.
  2. (angla) Minority SafetyPack, p. 6 (PDF)
  3. (angla) Commission registers 'Minority Safepack' European Citizens' Initiative
  4. (angla) Judgment of the General Court in Case T‑646/13
  5. (angla) Commission registers 'Minority Safepack' European Citizens' Initiative
  6. (eŭska, hispana) Dulingva deklaracio de la eŭska parlamento favore el la eŭropa civitana iniciato Arkivigite je 2018-02-28 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
  7. (germana) Minority Safepack – Eine Million Unterschriften für die Vielfalt Europas (miliono da subskriboj por la multeco de Eŭropo), Parlamento de la germanlingva komunumo de Belgio.
  8. (angla) President of the European Parliament fully supports the fuen minority safepack (prezidanto de la Eŭropa Parlamento plene subtenas la FUENan malplimultan safepack, FUEN, la 5-an de majo 2017.
  9. (hungara) Egyhangú határozatot fogadott el az országgyűlés a minority safepack támogatásáról (La hungara parlamento ununime adoptis rezolucion subtene al la malplimulta safepack-iniciato), FUEN, la 31-an de oktobro 2017.
  10. (angla) Minority SafePack – one million signatures for diversity in Europe (Mulplimulta Safepack - 1 miliono da subskriboj por diverseco en Eŭropo).
  11. (angla) Over 600,000 people signed the petition for the Minority Safepack Initiative - FUEN News, la 1-a de februaro 2018.