Minuto

mezurunuo de tempo; 60 sekundoj; sesdekono de horo

Minuto estas komunuza mezurunuo de tempo, egalas al sesdek sekundoj aŭ sesdekona parto de horo. Minuto ankaŭ estas mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado.

Mallongigo: min

Etimologie, la vorto venas de la Latina minuere = malgrandigi, dividi. Se horon oni dividas en bazajn unuojn, oni ricevas la tiel nomatajn minutojn. Se tiujn oni duafoje dividas, oni ekhavas sekundojn (Latine: secundus = dua, do dua divido).

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri minuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kara estas dono en minuto de bezono. 
  •  
     Miljaroj ne povis, minuto elŝovis. 
  •  
     Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-20.