Mira Sorvino

usona aktoro

Mira Katherine SORVINO (Tenafly, New Jersey, Usono, 28-an de septembro 1967 -) usona aktorino, kun Oskar-premio kaj premio Golden Globe.

Mira Sorvino
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Mira Sorvino Wien 2013 a.jpg
Persona informo
Mira Sorvino
Naskonomo Mira Katherine Sorvino
Naskiĝo 28-an de septembro 1967 (1967-09-28) (55-jara)
en Tenafly, Kantono Bergen
Religio kristano [#]
Lingvoj ĉinafrancaangla [#]
Loĝloko Los-Anĝeleso [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato Harvard • Dwight-Englewood School • Elisabeth Morrow School [#]
Familio
Patro Paul Sorvino [#]
Gefratoj Michael Sorvino [#]
Edz(in)o Christopher Backus [#]
Amkunulo Quentin Tarantino [#]
Infanoj 4
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoroscenaristo • televida aktoro [#]
Aktiva dum 1985– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Ŝi naskiĝis en Tenafly, New Jersey, kiel filino de Lorraine Davis kaj aktoro Paul Sorvino. Ŝi havas du gefratojn, Michael kaj Amanda. Ŝi ludis en teatro de Dwight-Englewood High School.

Ŝi studis en la Harvarda Universitato Sinologion (orientaziaj lingvoj kaj literaturo) kaj ŝia diplomlaboro estis pri raskonfliktoj en Ĉinio en 1989 kaj kun magna cum laude. Ŝi parolas ĉine kaj france.

Ŝi veturis al Novjorko, por iĝi aktorino. Ŝi ludis unuafoje en filmo Amongst Friends en 1993. Post kiam ŝi ludis en filmo de Woody Allen (Mighty Aphrodite), ŝi gajnis en 1995 Academy Award.

Persona vivoRedakti

Ŝi geedziĝis en 2004 kun Christopher Backus, kun kiu ili havas tri gefilojn, Mattea Angel, Lucia, Johnny Christopher King, Holden Paul Terry Backus.

Gravaj premiojRedakti

  • Oskar-premio
    • 1996: plej bona aktora asistantino (prostituino Linda en filmo Mighty Aphrodite)
  • premio Golden Globe
    • 1996: plej bona aktora asistantino (prostituino Linda en filmo Mighty Aphrodite)