Miraklo

eksterordinara evento de dia aŭ supernatura origino

Miraklo (aŭ mirindaĵo) estas centra koncepto en multaj religioj, kiam en malsamaj religioj kaj kelkfoje eĉ en la sama religio, ekzistas malsamaj perceptoj de la koncepto. Ĝi estas eksterordinara fenomeno kontraŭa al la naturleĝoj. Mirakloj ĝenerale rilatas al religio kaj celas montri la diecon de iu ago aŭ evento, kiu devias de la natura maniero kaj natura konduto de la mondo, kaj estas atribuita al la interveno de pli alta ento kiel dia interveno aŭ de la senditoj de Dio.

Laŭ Teologio, miraklo estas ago de la dia superpotenco kontraŭa al la naturaj leĝoj. Ĝi estas nuligo de la leĝoj de la naturo, per kiu Dio manifestas sian povon. Unu el la karakteroj de la ĝustasenca miraklo estas ĝia neeksplikebleco kaŭze ĝuste de tio, ke ĝi efektiviĝis ekster ia natura leĝo. Kaj se iu mirakleca fakto trovas sian klarigon, oni diras, ke jam ne temas pri miraklo, kiel ajn miriga ĝi estus. Por la teologoj kaj religiuloj, la valoro de la miraklo troviĝas ĝuste en ties supernatura origino kaj en ties neeksplikebleco. Miraklo estas eksterkutima, unuopa, escepta. Iuj religiuloj vidas miraklon kiel pruvon de la ekzisto de Dio, aŭ konfirmon de la ekzisto de la Sendito de Dio.

En figura lingvaĵo, miraklo ankaŭ signifas mirindega faritaĵo: la mirakloj de la scienco.

Priskribitaj en la BiblioRedakti

  1. Sara, kiu naskis Isaako je la aĝo de 90 jaroj
  2. En la konkero de Kanaano, dum batalo de Jehoshua ben Nun - La suno haltis en la ĉielo en Giveon.
  3. Kelkaj mirakloj okazis al Eliŝa - la kruĉo da faruno ne konsumiĝos kaj la ardezo da oleo ne mankos, la reviviĝo de la mortinta knabo kaj pli.
  4. La miraklo de la profeto Elija sur la monto Karmel ĉe la brulofero
  5. Al Jesuo estas atribuitaj multaj mirakloj, vidu Mirakloj de Jesuo

Kialoj kontraŭ miraklojRedakti

Logika problemo estas ke Dio kreus naturajn leĝojn, sekve, naturaj leĝoj estas diaj leĝoj. Se Dio nuligus siajn proprajn leĝojn, do Li faras ion kontraŭa al Si mem. Pro tio, por racia kristanoj, ĉefe post la 18-a jarcento, Dio uzus maloftajn naturajn fenomenojn por montri sian povon. Sekve, ekzemple, Dio informus al Moseo pri disigo de Ruĝa Maro, kiu okazus laŭ naturaj maloftaj kondiĉoj, kaj Li uzus tiun naturan fenomenon, kiel montron de Sia povo kaj ĉioscio.[1]

Ĉiuj religioj havas miraklojn kaj mirindaĵojn, sekve, ili vere ne taŭgas por pruvi veron de iu Dia agado. En la Biblio mem, estas konata la fakto ke magiistoj de Farono povis refari la unuajn miraklojn de Moseo. Pro tio, tradicie, la mirakloj de aliaj religioj estas rigardataj de kredantoj de iu religio kiel mensogojn, kvankam la miraklo de sia religio estas veraj. En antikvo kaj mezepoko, oni kredis ke demono povis fari falsajn miraklojn por pravigi "falsajn" kredojn kaj herezojn, kaj eĉ hodiaxu, multaj fundamentalistoj kredas tion.

Sekve, unue, la mirakloj estus kontradicioj de Dio, due ili ne taŭgus al nenio. Sekve, ne estas mirakloj, ĉar ili estus senutilaj, sed prave ekzistas aferoj, kiujn homojn ne povas klarigi. En la deka ĉapitro de Pri Homa Kompreno, David Hume disputis kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirante ke miraklo ne povas okazi: miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas pli probable mensogoeraro ol la vero. Sekve, al li, se oni forprenu la ĉarlatanaĵojn, ankaŭ restu malbona observo aŭ malbona kompreno de naturaj leĝoj kiel klarigo pri mirakloj.

Apattajo pri miraklo laŭ la Katolika EklezioRedakti

Krom la science pruvata malsano, la saniga evento devas okazi en religia kunteksto kaj efektiviĝi en unika momento, nome tute sen sinsekvaj pliboniĝoj: se la evento produktiĝas iompostiome la evento mem ne estas konsiderata. Tiu kriterio validas, ekzemple, ĉe la sanktejo de Lourdes.

ProverboRedakti

Ekzistas proverbo pri miraklo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  •  
     Miraklo inter mirakloj. 

NotojRedakti

  1. La mirakloj en la Biblio, laŭ biblistoj, estas frukto de vola eposo kaj ne de historio. Krome, la eventoj estas dirtataj "mirakloj" laŭ la stilo de la inkluzvitaj legendoj. Oni vidu: Bilio, Biblia arkeologio, ĝenerale la sciencoj pri Biblio kaj la interpretoj de la Eklezioj...
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-29.