Miraveche [miraBEĉe] estas submunicipo kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Miraveche
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09252
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 3° 12′ U (mapo)42.674444444444-3.1994444444444Koordinatoj: 42° 40′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 799 m [+]
Areo 22,703 km² ( 227 0.3 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Miraveche (Provinco Burgoso)
Miraveche (Provinco Burgoso)
DEC
Miraveche
Miraveche
Situo de Miraveche
Miraveche (Hispanio)
Miraveche (Hispanio)
DEC
Miraveche
Miraveche
Situo de Miraveche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miraveche [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas la loĝlokon Silanes, okupas totalan areon de 22,7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 85 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 600 loĝantojn el la 1990-aj jaroj.

Ĝi distas 65 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, sur la deklivaro de la Montoj Obarenes.

Historio redakti

En la antikveco la areo estis loĝata de la aŭtrigonoj. Al tiuj apartenis grava nekropolo, malkovrita en Miraveche en 1915, kaj aranĝita en 2013.​

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La koko apartenis al la kvaropo Cuadrilla de Santa María de Ribarredonda, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al partido de Bureba, kun reĝa​ jurisdikcio kaj propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti