Mirinda Kvaropo

La Mirinda Kvaropo, angle Fantastic Four, estas fikcia superheroa teamo de Marvel Comics, ĝi aperis en novembro de 1961 kaj estis kreita de verkisto-redaktoro Stan Lee kaj pentristo/kunlaboranto Jack Kirby.

Personoj kostumitaj kiel Fantastic Four kaj She-Hulk, Dragon Con 2011
La logoo de la Mirinda Kvaropo

La kvar individuoj tradicie asociitaj kun la Mirinda Kvaropo, kiuj akiris superpotencojn post influo de kosmaj radioj dum scienca misio al kosmo, estas:

  • Sinjoro Mirinda (Rid Riĉards), scienca geniulo kaj la gvidanto de la grupo, kiu povas disstreĉi sian korpon al nekredeblaj longecoj kaj formoj;
  • Nevidebla Virino (Suzana "Sju" Ŝtorm), poste edziniĝinta al Rid, kiu povas fariĝi nevidebla kaj generi potencajn fortajn kampojn;
  • Torĉo-Viro (Ĝonni Ŝtorm), pli juna frato de Sju, kiu povas generi kaj regi flamojn kaj flugi;
  • Aĵo (Ben Grimm), ilia grumblema, sed homama amiko, eksa altlerneja futbala stelo kaj altlerneja ĉambrokunulo de Rid, bona piloto, kiu posedas treegan superhoman forton, fortikecon kaj reziston pro la naturo de sia ŝtoneca karno.

Ili vivas en Baxtera konstruaĵo, esploras Negativan Zonon,

Ilia ĉefa kontraŭulo estas la superkrimulo Doctor Doom (Doktoro Fatalo).

Malamikoj de la Mirinda Kvaropo: Pupa Majstro (Puppet Master), Super-Skrulo, Galaktus, Ronan, Talpa Viro (Mole Man), Terura Kvaropo (Sorĉisto kaj aliaj). Ruĝa Fantomo (Red Ghost), Draka Viro (Dragon Man), Maximus.

Iliaj Amikoj: She-Hulk, Nehomoj, Nigra Pantero, Arĝenta Surfisto.