Mirjan
Mirjan (koree 밀양시, laŭ ĉinaj literoj 密陽市) estas urbego en Sud-Koreio.
Mirjan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 103 069 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 129 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 30′ N, 128° 45′ O (mapo)35.493333333333128.74888888889Koordinatoj: 35° 30′ N, 128° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 799,03 km² (79 903 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Miryang [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Mirjan situas en la sudorienta parto de la lando en baseno en montara regiono.
Historio redakti
La unua mencio pri Mirjan okazis en 505. En 1194 en Mirjan okazis batalo inter reĝaj fortoj kaj ribela armeo. Pli ol 7000 ribelantoj estis mortigitaj. Sub la japana rego diversaj kolizioj okazis inter la korea sendependa movado kaj la okupaciaj trupoj. En 1919 ĉirkaŭ 13,500 Mirjananoj partoprenis en pacaj manifestacioj en subteno de korea sendependeco. 150 koreaj civiloj estis pafitaj. En 1920 batalanto eksplodis du bombojn ĉe la policejo detruante la strukturon. La statuso de la urbo estis akirita en 1989.
Ekonomio redakti
Mirjan estas grava turista celloko, ekster la urbego gravas la agrikulturo, precipe oni kultivas rizojn. En Mirjan kampuso estas la plej alta edukejo.
Trafiko redakti
Mirjan havas fervojan stacidomon. Estas rektaj kontaktoj al Pusano kaj Seulo.
Klimato redakti
En Mirjan pluvas aŭ neĝas jare po 1229 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 13,3 °C. Inter decembro-marto ofte frostas, en aŭgusto la averaĝa temperaturo superas la 30 °C.
Vidindaĵoj redakti
- pitoreskaj montoj en la apudaĵo
- konfucea akademio
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Urba asembleo
-
Librejo
-
Monumento
-
Kampuso
-
Poŝto