Emmerich Manner

svisa esperantisto
(Alidirektita el Mirko Mamužić)

Emmerich MANNER (Mirko Mamuziĉ, 1928-1998) estis jugoslavdevena, svisa esperantisto kun hungara gepatra lingvo. Li forpasis la 31-an de aŭgusto en Nussbaumen (Svislando). Emmerich Manner naskiĝis kiel Mirko Mauziĉ. Sian svisan nomon li alprenis post akiro de la svisa civitaneco por eviti diskriminacion pro la jugoslavsona nomo.

Emmerich Manner

Li lernis Esperanton en la jaro 1947 en Zagrebo. Aktiva diversfunkcie en la zagreba klubo Bude Borjan. Dum kelkaj jaroj li laboris kiel parolisto por la Esperanto-elsendoj de Radio Zagreb. Li ankaŭ instruis, prezidis la lingvan komisionon unue de Jugoslava E-Ligo, poste de Svisa Esperanto-Societo, verkis kaj kunaktoris sep dramojn por klubaj programoj kaj aŭtoris Kompendio de la Esperanta gramatiko (1959). Funda konanto de deko da lingvoj, li aktivis ankaŭ traduke (laste por Antologio de kroataj unuaktaĵoj). Fajna gramatikisto, en la Montpeliera kunsido de niaj legantoj li ankoraŭ pledis kontraŭ la anstataŭigo de pasivo per medialo, sed jam ne povis verki la artikolon promesitan pri tiu temo.

En 1967 Emmerich Manner elmigris al Svislando kaj aliĝis al la svisa Esperanto-movado. Dum 26 jaroj li laboris en Svislando kiel inĝeniero de la firmao Motor Columbus okupiĝanto pri elektro en atomelektrejoj. Dum multaj jaroj li aktivis kiel estrarano de Esperanto-Societo Zuriko. Li organizis kiel membro de la ekzamen-komitato de SES Esperanto-ekzamenojn en Baden, Berno kaj Zuriko.

Fontoj redakti