Mirmekofito estas planto kiu vivas asocie kun kolonio de formikoj kaj posedas specialigitajn organojn en kiuj vivas la formikoj.

Acacia collinsii kun specialigitaj dornoj.
Myrmecodia tuberosa
Hydnophytum formicarum kaj Myrmecodia echinata, du mirmekofitoj

Ekzemple, Myrmecodia, epifito de Sunda Lando, disvolvigas rizomajn tuberojn enhavantaj retaĵon de kavaĵoj kie vivas la formikoj.

Pluraj specioj de akacioj el la Neotropika ekozono havas specialigitajn kavajn dornojn por la sama celo. Amerikaj akacioj ankaŭ prezentas karotecajn elkreskaĵojn je siaj foliaj pintoj. Tiuj liveras specialigitan nutraĵon favore al la kreskantaj larvoj de Pseudomyrmex. Verŝajne tio estas simbioza rilato, kie la formikoj helpas por protekti la planton kontraŭ aliaj insektaj atakoj, kompense ili ricevas ŝirmadon.

Bibliografio redakti

angle Whitten, T. 1981 : Notes on the ecology of Myrmecodia tuberosa Jack on Siberut Island, Indonesia. Annals of Botany, 47: 525-526.

Vidu ankaŭ redakti