La Mirmidoj estis popolo de militistoj, kiujn laŭ la greka mitologio, Zeŭso kreis el formikoj kaj de tie ilia nomo (μύρμηξ mirmeks estas la nomo de formiko, en la antikva greka). La Mirmidoj estis la plej potencaj militistoj de Grekio kaj dum Iliado ili batalis sub la komando de la greka heroo Aĥilo, la nepo de Eako.

La originrakonto de la Mirmidoj aperas en la sepa libro de metamorfozoj de Ovidio. Laŭ la tiea rakonto, Hera - la ĵaluza edzino de Zeŭso, la estro de la dioj - estis kolera ke li nomis la insulon Egino laŭ sia amantino, la nimfo Egina kaj sekve ŝi punis la insulon per pesto, kiu ekstermis la insulanojn. Reĝo Eako, la filo de Zeŭso kaj Egina, preĝis al Zeŭso reloĝigi la insulon, kaj li respondis per fulmo kiel signalo ke lia preĝo estos respondata. Eako vidas kolonion de formikoj kovrante arbon kaj li petas la saman nombron de personoj je sia dispono, kiel la nombro de formikoj en la kolonio. Nokte Eako sonĝas, ke la samaj formikoj falas sur la teron kaj fariĝas homoj. Kiam li vekiĝas la venontan matenon li trovas, ke lia insulo estis reloĝata kaj lia preĝo estis respondita. Li nomas tiujn homojn "Mirmidoj", laŭnome de la formikoj.

Laŭ alia versio de la kolekto de mitoj de la dua jarcento a.K., la Mirmidoj estas idoj kaj posteuloj de Mirmidono, Reĝo de Ftio en Tesalio, kiu estis la filo de Zeŭso kaj Eurymedousa, princino de Ftio. Zeŭso delogis ŝin iĝante formiko tiel ke ŝi nomis ilian filon laŭ la formiko.

Dum la Troja milito Aĥilo ordonis al ili ne batali kaj tiel estis, kaj al Grekio mankis la forta potenco de la Mirmidoj. La grekoj suferspertis gravajn perdojn de la trojanoj, kaj sekvante la petegojn de sia bona amiko Patroklo, Aĥilo permesis al li surmeti sian kirason kaj gvidi la Mirmidojn en batalon. Ili sukcesas forpuŝi la trojan armeon sed Patroklo estas mortigita en batalo fare de Hektoro, Princo de Trojo. Sekvante la morton de Patroklo, Aĥilo eniras la militon kaj helpas venki la trojanojn.

Eksteraj ligiloj redakti