Mirosław Hermaszewski

pola kosmonaŭto

Mirosław HERMASZEWSKI [miROSŭaf hermaŜEVski] (naskiĝis la 15-an de septembro 1941 en Lipniki, mortis la 12-an de decembro 2022 en Varsovio[1]) - pola generalo, piloto kaj kosmonaŭto. Ĝis nun la sola polo kiu vojaĝis en kosma spaco (Pollando estas laŭvice kvara lando en la historio en 1978, post Sovetunio, Usono kaj Ĉeĥoslovakio, kies civitano vojaĝis en kosmo).

Mirosław Hermaszewski
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1941 (1941-09-15)
en Lipniki, Wołyń Voivodeship
Morto 12-an de decembro 2022 (2022-12-12) (81-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo kirurgiaj komplikaĵoj
Lingvoj polarusa
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Akademio de Ĝenerala Stabo • Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Aerarmea Universitato de Pollando
Subskribo Mirosław Hermaszewski
Familio
Frat(in)o Władysław Hermaszewski
Infano Emilia Hermaszewska
Okupo
Okupo oficiropilotokosmonaŭto
vdr
Mirosław Hermaszewski kun kruco de Ordeno Polonia Restituta
Mirosław Hermaszewski en la jaro 2007

Vivo redakti

Dum tiel nomataj ruĝaj noktoj en Volinio, en la krimo de Lipniki farita de bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo marte 1943 estis murditaj 179-182 personojn, Hermaszewski perdis 19 siajn familianojn, interalie la patron kiu lin savis. Lia avo, nobelo Sylwester, havis 12 infanojn; lia onklo Antoni Hermaszewski estis sendependeca kaj junulara aganto, kiu en 1920 batalis kontraŭ Sovetunio. Dudek jarojn poste li estis pola konspira soldato kaj armeano de la armeo de Władysław Anders. Lia avino Władysława Seweryn de Hermaszewski estis ekzilita al Kazaĥio. Nun ŝi loĝas en Londono. Du aliaj onkloj de Mirosław, Tadeusz kaj Zygmunt, ankaŭ estis soldatoj de pola armeo; Zygmunt post travivo de germana malliberigo en Aŭŝvico laboris kiel konsulo de Pollando en Tuluzo.

Post la 2-a Mondmilito Mirosław Hermaszewski kun la familio transloĝiĝis al urbo Wołów apud Vroclavo kaj tie finlernis en bazlernejo kaj liceo. En 1960 li komencis flugadi per glisiloj en Vroclava Aviadilklubo kaj poste per motoraj aviadiloj en flughaveno en Grudziądz. En 1961 li eklernis en pilota lernejo en Dęblin kie li lernis stiradon de PZL TS-8 Bies kaj li fariĝis piloto de 3-a rango en soveta aviadilo MiG-15. La lernejon li finis kun la plej bona noto kaj estis akceptita en regimento de aviada defendo en Poznano. Tie post du jaroj li atingis 1-an rangon kaj rajtis stiri MiG-21. Kun distingo li finlernis en la Akademio de Armeestraro en Varsovio. En la jaroj 1964 - 1978 li servis kiel soldato de aviada landodefendo. Li estis estro de eskadro en Słupsk, vicestro de regimento en Gdynia kaj estro de la 11-a ĉasaviadila regimento en Vroclavo.

En 1978 li kaj regimentestro Zenon Jankowski estis elektitaj de inter kelkcent polaj pilotoj kiel kandidatoj por kosma flugo enkadre de la programo Interkosmos kreita de Sovetunio. Fine elektita estis Hermaszewski. Kosme li estis inter la 27-a de junio kaj la 5-a de julio; dum du tagoj li vojaĝis per la kosmoŝipo Sojuz 30 kaj alvenis al la ĉeorbita stacio Salut 6. Post esplora programo li alteriĝis la 5-an de julio sur stepo en Kazaĥio. Dum la 8-taga programo li ĉirkaŭiris la terglobon 126-foje.

Pro la flugo Hermaszewski estis honorigita per Ora stelo de Heroo de Sovetunio kaj Ordeno de Lenin. En 1986 li iĝis kavaliro de Ordeno de Rideto. En 2003 prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski honorigis lin per Komandora Kruco de Ordeno Polonia Restituta.

Dum la jaroj 1988 - 1991 li estis regimentestro de ĉasaviadiloj kaj komandanto de Alta Oficira Aviadlernejo en Dęblin; dum la jaroj 1991 - 1992 - vicestro de Aviadaj Armeo kaj Defendo; dum la jaroj 1992 - 1995 - ĉefo pri sekureco de Pola Aviada Armeo. Ekde 1995 Hermaszewski estas inspektoro pri Aviadaj Fortoj en Armeestraro de Pola Armeo.

De 1981 ĝis 1983 Mirosław Hermaszewski estis membro de Armea Konsilantaro de Nacia Savo. Dum la komandanteco en Alta Oficira Aviadlernejo li atingis en 1988 la rangon de generalo.

Unue en la jaro 2001 kaj poste en 2005 li sensukcese kandidatis por esti senatano de Pola Respubliko.

Referencoj redakti