Misosupo

japana supo enhavanta misoon

Misosupo (japane: 味噌汁 misoŝiru) estas supo en japana kuirarto. Ĝi konsistas el daŝi-buljono, misoo, kaj pliaj aldonaĵoj, kiel ekzemple tofuo kaj legomoj.

tipa hejma misosupo, kiu enhavas tofuon, vakameon, kaj cepon

Misopasto redakti

La elekto de misopasto por la misosupo difinas grandan parton de ĝia karaktero kaj gusto. Misopasto (tradicia japana kondimento produktita fermentante sojfabojn kun salo, kaj foje rizo, hordeo, aŭ aliaj ingrediencoj) povas esti klasifikita en ruĝa (akamiso), blanka (ŝiromiso), aŭ miksita (awase). Ekzistas multaj varioj ene de tiuj kategorioj, inkluzive de regionaj varioj, kiel ekzemple ŝinana misoo aŭ sendaja misoo.

Misopasto kiu estis fermentita dum pli longa tempodaŭro, kiel ekzemple ruĝa misoo, donas al la misoo pli fortan, pli profundan guston. Misopasto kiu estis fermentita dum pli mallonga tempodaŭro, kiel ekzemple blanka misoo, disponigas pli malpezan, pli dolĉan guston.

Pli ol 80% de la tuta jara produkto de misoo en Japanio estas uzata por misosupoj, kaj 75% de ĉiuj japanoj trinkas misosupon almenaŭ unufoje tage[1].

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miso soup en la angla Vikipedio.

  1. Shurtleff, William. (2001) The Book of Tofu & Miso. Speed Press. ISBN 1-58008-358-7.

Eksteraj ligiloj redakti