Missy VD

komunumo de Svislando

Missy estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 320 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Missy
Blazono de Missy
Blazono de Missy
Blazono de Missy
Preĝejo de Missy
Preĝejo de Missy
Preĝejo de Missy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 564299 / 192236 (mapo)46.8802777777786.9702777777778Koordinatoj: 46° 53′ N, 6° 58′ O; CH1903: 564299 / 192236 (mapo)
Nombro de loĝantoj 320
Areo 3,11 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 1565
Komunumkodo 5821
Mapo de Missy
Mapo de Missy
Mapo de Missy
vdr

Geografio redakti

La komunumo Missy situas en la Svisa Mezlando sur la ebenaĵo de la rivero Brojo ĉe ties norda bordo. La komunumo nur en sudo estas konektita kun vaŭda teritorio, do formas preskaŭ eksklavon ĉirkaŭita je tri flankoj de friburga teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Missy kaj la setlejo Les Pièces.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,11 km², de kiuj 3,2% estas kovritaj de arbaro, 84,2% servas por agrikulturo kaj 9,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Missy limas en nordo kaj sudoriento al Saint-Aubin (FR), en oriento al Domdidier (FR), en sudoriento al Dompierre, en sudo al Corcelles-près-Payerne, kaj en okcidento al Vallon.

Trafiko redakti

Tra Missy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Avenches al Payerne kaj en sudo la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 4 kilometrojn okcidente apud Payerne. Pere de poŝtaŭtolinio de Estavayer-le-Lac al Friburgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Missy datiĝas el la jaro 1148 kiel Missiacum. Dum mezepoko Missy apartenis al la Senjorujo Payerne, kaj dum la berna regado ĝi formis parto de la Gubernio Payerne. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1802 ĝi formis parto de la Kantono Sarino kaj Brojo. De 1803 ĝis 2006 Missy apartenis al la Distrikto Payerne, tiam ĝi estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti